Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Komuna konscio pri novigo de kreskiga modelo por G20
2016-05-19


La 17-an de majo finiĝis la speciala kunsido pri novigo de kreskiga modelo inter la membroj de G20.
 

    La 17-an de majo finiĝis en Pekino la speciala kunsido pri novigo de kreskiga modelo inter la membroj de G20. La partoprenantoj emfazis, ke G20 devas klopodi por trovi novan motoron por kreskigi la mondan ekonomion, kaj ke ili subtenas la alvokon de Ĉinio fari "Planon de G20 por noviga kreskado".

 

    Unuafoje la "novigo de kreskiga modelo" fariĝis ĉeftemo

 

    En septembro de la kuranta jaro okazos en Hangzhou, sudorienta Ĉinio, la 11-a pintkonferenco de G20. Unuafoje por la pintkonferenco oni enlistigis "novigon de kreskiga modelo" kiel ĉeftemon.

 

    Yin Hejun, vicministro de la Ministerio de Scienco kaj Teknologio de Ĉinio, diris, ke G20 estas la grupo kun la plej grandaj vigleco kaj kreiveco, kaj ke ĝi plene konscias pri la graveco de scienco, teknologio kaj kreivo por la disvolviĝo de la ekonomio kaj de la socio. Do, estas taŭga tempo diskuti pri novigo inter la membroj de G20. Kune fari koncernan planon havas gravan signifon al la longperioda kreskado de la monda ekonomio.

 

    Ĉinio pretas por la nova industria revolucio

 

    Andrew W. Wyckoff, direktoro pri scienco, teknologio kaj novigo de la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo, diris, ke G20 rigardas la novan industrian revolucion kiel gravan temon pro tio, ke, unuflanke, la kreskado surbaze de kreivo kaj novaj teknikoj povas pligrandigi profiton, plirapidigi kreskadon, antaŭenpuŝi justecon kaj ankaŭ helpi al la mediprotekto; aliflanke, iuj landoj jam pretas por sinnovigo dum iuj aliaj postrestas. Li diris: "Ĉinio jam multe investis en la koncerna esplorado, kaj la lando havas kreivriĉan entreprenan spiriton. Vidante la ĉi-kampajn ŝanĝiĝojn en la pasintaj 10 jaroj, oni povas scii, ke Ĉinio jam tute pretas por la revolucio."

 

    La problemoj de malekvilibro en ciferecaj teknikoj estu solvendaj

 

    Pli kaj pli fortiĝas la influo de la interreto kaj la cifereca ekonomio fariĝis grava parto de la monda ekonomio. La cifereca ekonomio fariĝis fokuso ankaŭ en la ĉi-foja kunsido pri novigo. Pli kaj pli multaj landoj konsciiĝas, ke la cifereca ekonomio povas funkcii kiel granda forto por la konkurenckapablo de unuopaj landoj kaj altkvalita kresko de la ekonomio.

 

    En Ĉinio la cifereca ekonomio sane disvolviĝas, kaj informadika infrastrukturo fariĝas facile alirebla tagon post tago. Sed diversaj landoj trovas sin en malsamaj evolu-stadioj, tiel ke ili ne povas egale profiti de tia disvolviĝo. Estas dezirinde, ke oni urĝe solvu la problemojn de malekvilibro pro ciferecaj teknikoj. Plifaciligo de aliro al datumoj kaj forigo de obstakloj al ilia utiligo alportos grandan ŝancon por la komuna evoluo de la homaro.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio