Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Afrika Kongreso de Esperanto
2016-05-19

 

    La sesan fojon Afriko sin preparas por celebri la plej gravan eron de sia agado, nome la Afrikan Kongreson de Esperanto. Tiu tutkontinenta renkontiĝo gastos en la norda tanzania urbo Bunda, de la 24a ĝis la 31a de decembro 2016.

 

    La kongresaj organizaj laboroj okazas kunlabore inter la Afrika Komisiono de UEA kaj la Tanzaniaj aktivuloj, sub la aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio.

 

    Tiu jara kongreso ne organiziĝas kiel renkontiĝo nur por afrikanoj, sed kiel evento por parolantoj de Esperanto kaj geamikoj de Afriko. Ankaŭ pro tio ĉiam bonvenas diverskontinentanoj por kiuj ĝuste estos oferto de abundaj aktivaĵoj por malkovrigi al ili la multflankajn aspektojn de la kongresa lando kaj la situacion en unuopaj afrikaj landoj.

 

    Ekde la 1990a jaro Afrika Kongreso estas la plej grava ero de la Afrika Agado kun ampleksa programo por kuraĝigi kaj kunigi esperantistojn ĉirkaŭ bela sonĝo: kunlaboro interafrika por pliaj paŝoj kaj helpi disvastigi Esperanton, cele al la komuna progreso de Afriko.

 

    Tiu tradicio do estas jam 26-jara ĉi-jare, sed la kongreso en Bunda portas la numeron 6, ĉar okazis 17-jara paŭzo inter la 4-a kaj la 5-a, el kiu estis komuna decido okazigi ĝin pli regule en trijara ritmo.

 

    "Mi finlernis Esperanton en 2009 kaj nun verve zorgas ĝian disvastigon en Rutshuru. Mi instruas ĝin ĉe radio-programo kaj en orfa bazlernejo. Mi neniam partoprenis en Esperanto-renkontiĝo ekster mia hejmurbo. Mi deziras ĉeesti en la 6-a AKE por paroluzi mian Esperanton kun novaj geamikoj kaj sperti pri kongresa atmosfero, sed pro limigita eblo mi ne povos pagi mian vojaĝon kaj restadon en la kongreso. Mi petas vin bonvolu helpi min efektivigi tiun mian revon", – skribas en letero aktivema junulo el DR Kongolando.

 

    Kvindeko da tiaj petoj​ estis ​ricevitaj el la kontinento. Do, se vi decidas subteni la kongresan kason tio eblas laŭ la konto "Afriko" ĉe UEA kun indiko "AKE-2016" por ebligi realigon de vera tutkontinenta kongreso almenaŭ subsahara.

 

    Eblas multon ekscii pri AKE per la retejo: www.esperanto-afriko.org kaj ricevi utilajn informojn ĉe la organiza komitato, skribante al ake-2016@yahoogroupes.fr

 

(el Gazetara Komunikilo de UEA)

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio