Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ekos plano de cifereca silkvojo
2016-05-17

 

    La 16an de majo en Pekino malfermiĝis la Internacia Simpozio pri Tera Observo por "La Zono kaj Vojo". Ĉinaj kaj eksterlandaj sciencistoj kune esploris kiel helpi la konstruadon de "La Zono kaj Vojo" per spacaj teknikoj, kaj ĉinaj sciencistoj prezentis la internacian sciencan planon de cifereca silkvojo.

 

    Guo Huadong, membro el la Ĉina Akademio de Sciencoj, diris, ke la tekniko de la kosma ter-observejo povas realigi internacian stereoskopan observadon, pli rapide kaj pli ekzakte koni "La Zonon kaj Vojon". La plano de cifereca silkvojo povas liveri spacialajn donitaĵojn, medi-informojn kaj subtenon al decidfaro, kaj antaŭenigi sciencan kaj eĉ ĉiuflankan kunlaboron inter Ĉinio kaj landoj laŭ "La Zono kaj Vojo".

 

    Fu Bojie, membro de la Ĉina Akademio de Sciencoj, diris, ke la problemoj, ekzemple tutmondaj ŝanĝiĝoj, nutraĵa sekureco, manko de akvo, malboniĝo de medio devas esti solvitaj per scienco kaj novigo. Li esperis, ke la tekniko de la kosma ter-observo helpos la esploron pri medio, naturaj resursoj kaj disvolva potenciala forto de la landoj laŭ "La Zono kaj Vojo" kaj metos firman bazon por duflanka aŭ plurflanka kunlaboro.

 

    La plano ricevis respondon de pli ol 40 delegitoj el pli ol 20 landoj laŭ "La Zono kaj Vojo" kaj internaciaj organizoj. La plano celas starigi platformon de donitaĵoj el ter-observaj satelitoj kaj apliki la sciencajn atingojn en monitorado de ekomedio, urbanizado, kulturaj heredaĵoj kaj katastrofoj, kaj liveri subtenon al decidfaro de ĉi-rilataj departementoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio