Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Plej granda pasaĝerŝipo en la mondo komencos sian unuan vojaĝon
2016-05-16

 

    Laŭplane la 15an de majo la pasaĝerŝipo Harmonio de la Maroj ekveturas el la ŝipkonstruejo en Francio al Southampton en suda Anglio. En la 22a de ĉi tiu monato la ŝipo komencos sian unuan navigadon al Barcelono.

 

    La 18-ferdeka ŝipo kun kosto de 800 milionoj da britaj pundoj povas porti 6 360 pasaĝerojn kaj 2 100 ŝipanojn.

 

 

    La superluksa ŝipo longa je 361 metroj estas pli longa je 50 metroj ol Ejfelturo kaj larĝas 66 metrojn. Ĝi estas la plej larĝa pasaĝerŝipo en la mondo.

 

 

    Estas menciinde, ke sur la ŝipo estas 10-etaĝa glitejo nomita "fina abismo", kiu etendiĝas de la plej alta ferdeko ĝis la fundo. Tiu estas la monde plej granda surŝipa glitejo.

 

 

    Aliaj menciindaĵoj estas la giganta grimp-muro, ŝnur-glitejo, minigolfejo, surf-simulilo, kazino kaj teatro entenanta maksimume 1 400 homojn, en kiu estos prezentitaj muzikaj teatraĵoj de Broadway.

 

    La ŝipo ankaŭ liveros riĉajn manĝaĵojn, trinkaĵojn kaj amuzajn spektaklojn. En la trinkejo robot-servisto pretigos unikajn koktelojn. Krome, videblas 12 miloj da malsamaj plantoj en la centra parko de la ŝipo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio