Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina Tago en Libana Universitato
2016-05-13


La 10-an de majo libanaj studentoj en farado de papereltondaĵoj (Foto de Li Liangyong, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    La 10-an de majo Libana Universitato okazigis aktivaĵon de Ĉina Tago. Libanaj studentoj de ĉinlingva fako en la universitato kaj ĉinaj studentoj lernantaj en tiu universitato prezentis kantojn kaj montris ĉinajn manĉurinajn robojn.

 

    La aktivaĵon okazintan en la lingva centro de la universitato ĉeestis Chen Zhonglin, kultura ataŝeo de la ĉina ambasadorejo en Libano, Liu Li, ĉinflanka direktoro de la Konfucea Instituto en la universitato Saint Joseph de Libano, oficiroj kaj soldatoj de la ĉina packonserva trupo en Libano.

 


La 10-an de majo ĉinaj studentoj en prezentado (Foto de Li Liangyong, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    Dum la aktivaĵo, libanaj studentoj montris kune kun ĉinaj studentoj ĉinajn manĉurinajn robojn kaj prezentis kantojn en la lingvoj ĉina, araba kaj franca. Ilia prezentado gajnis varman aplaŭdon de la spektantoj. Ge Xia, unualernojara studentino de ĉinlingva fako, estis admirita de la ĉeestantoj pro sia brila prelego en flua ĉina lingvo. Ŝi partoprenos en la dua libana konkurso de "Ĉinlingva Ponto" en la 14-a de majo.

 

    Oficiroj kaj soldatoj de la ĉina packonserva trupo donacis al la universitato la kvar trezorojn de la kabineto de klerulo (skribpeniko, tuĉbastoneto, tuĉfrotaŝtonplato kaj papero) kaj faris prezentadon pri wuŝu-o, tradicia ĉina luktarto. Ilia prezentado estis laŭdita de la spektantoj.

 

    Post fino de la prezentado, libanaj studentoj lernis de ĉinaj instruistoj kaj studentoj skribadon per peniko kaj faradon de papereltondaĵoj kaj farĉitaj pastobuletoj el glueca riz-faruno. La ejo estis kovrita per ĉina trajto.

 


La 10-an de majo libana studentino en skribado per peniko (Foto de Li Liangyong, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    La lingva centro de la Libana Universitato starigis ĉinlingvan fakon en la pasinta jaro kaj ĝi fariĝis la unua superlernejo en Libano, kiu starigis ĉinlingvan fakon. Krom tio kelkaj universitatoj en Libano prenas la ĉinan lingvon kiel nedevigan kurson.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio