Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ekis internacia kargovagonaro inter Lanzhou kaj Katmanduo
2016-05-12

 

    La 11an de majo la internacia kargovagonaro Lanzhou ekveturis el Lanzhou al Katmanduo, ĉefurbo de Nepalo, tra Xigaze. Tio markis, ke Lanzhou faris alian gravan paŝon al la propono "La Zono kaj Vojo".

 

    Niu Xiangdong, vicurbestro de Lanzhou, diris ke ĝi, la unua internacia kargovagonaro el landinterno de Ĉinio al Sud-Azio, konsistas el tri sekcioj de kombinita transportado. La unua sekcio estas fervoja transportado inter Lanzhou kaj Xigaze kun la distanco de 2 431 kilometroj; la dua sekcio estas ŝosea transportado inter Xigaze kaj Gyirong-pasejo en Tibeto kun la distanco de 564 kilometroj; kaj la tria sekcio estas ankoraŭ ŝosea inter Gyirong-pasejo kaj Katmanduo, 160 kilometroj. La tuta vojaĝo kovras dek tagojn.

 

    La itinero povas malpliigi 35 tagojn kompare kun ŝosea aŭ mar-voja transportado. La kosto estas reduktita; la transporta ritmo estas pli stabila; kaj kontenerizita trafiko faciligas ŝarĝon kaj malŝarĝon.

 

    La nova itinero de kargotransporto al Sud-Azio estas alia grava trairejo de la pord-malfermo al la okcidento post tiuj al Almato en la Centra Azio kaj Hamburgo en la Centra Eŭropo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio