Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio transloĝigos pli ol du milionojn da malriĉuloj
2016-05-11

 

    La 10an de majo raportisto informiĝis el la gazetara konferenco de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, ke ĉi-jare Ĉinio planas transloĝigi pli ol du milionojn da malriĉuloj, ĉar iuj regionoj ne havas bazajn vivkondiĉojn aŭ la loka eko-medio estas fragila.

 

    Liu Yongfu, direktoro de Oficejo de Malriĉec-Redukto sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, diris en la konferenco, ke en Ĉinio multaj malriĉuloj loĝas en regionoj, kie mankas bazaj vivkondiĉoj aŭ la eko-medio estas en risko aŭ facile vundebla pro disvolvado. Tial Ĉinio planas transloĝigi dek milionojn da malriĉuloj.

 

    Estas tri direktoj de transloĝiĝo: unue al guberniaj urboj aŭ urbetoj, kiuj havas maturajn publikajn servojn kaj estas oportunaj por vizito al lernejoj kaj hospitaloj aŭ dungiĝo; due al ekonomi-disvolvaj zonoj kaj industriaj parkoj kun loĝejoj, kaj almenaŭ unu membro el ĉiu familio povas esti profesie trejnita por dungiĝo; kaj trie al lokoj proksimaj al ŝoseoj aŭ akvofontoj por plibonigo de vivkondiĉoj.

 

    Liu diris, ke la kuranta jaro estas la komenco de grandskala transloĝiĝo, kaj laŭplane pli ol du milionoj da malriĉuloj transloĝiĝos. La registaro efektivigos pli favoran politikon por la transloĝiĝo.

 

Redaktoro: Liu zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio