Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio lanĉis verdan pasejon por transporti donacitajn hom-organojn
2016-05-10


Je la 18-a horo kaj 4 minutoj de la 8-a de majo laborantoj de la Unua Hospitalo transportis la kontribuitan koron en ambulancon.
 


Je la 20-a horo kaj 30 minutoj, sub la konduko de policaj aŭtomobiloj, la ambulanco de la Xiehe-a Hospitalo veturis en aviadiloparkejon de flughaveno.

 

    La 8-an de majo iu malsanulo en la Unua Hospitalo de la Medicina Instituto de la Zhejiang-a Universitato senpage donacis sian koron al malsanulo en Wuhan de Hubei-provinco. Tiu donacita koro estis elprenita je la 18-a horo kaj 1 minuto kaj atingis la flughavenon en Hangzhou je la 18-a horo kaj 29 minutoj. Danke al la helpo de flughavenaj laborantoj kaj trafikkontrolistoj la koro enorde atingis la Xiehe-an Hospitalon en Wuhan je la 21-a horo kaj 1 minuto kaj poste oni tuj komencis korgreftadan operacion kaj plenumis ĝin je la 1-a horo de la 9-a de majo.

 


Je la 21-a horo kaj 3 minutoj kuracisto de la Xiehe-a Hospitalo enportis la organon en operaciejon.
 

    La 6-an de majo la Ŝtata Komisiono por Sano kaj Naskolimigo kaj aliaj departementoj publikigis la "Anoncon pri Starigo de Verda Pasejo por Transporti Donacitajn Hom-organojn" por garantii glatan transportadon de homaj organoj. Tiu ĉi kontribuita koro estas la unua hom-organo transportita per la verda pasejo post publikigo de la anonco. La anonco klarigis devojn de diversaj flankoj por garantii glatan transportadon de kontribuitaj organoj, redukti influon de transportado al tiuj organoj kaj eviti malŝparon de organoj pro transportado.

 

Redaktoro: Niu Xueqin  

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio