Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kvin superlernejoj en la ĉina ĉeftero estas inter la 100 plej prestiĝaj universitatoj en la mondo
2016-05-06


Tsinghua-Universitato
 

    Vespere de la 4-a de majo la brita gazeto Times Higher Education publikigis la liston de la 100 plej prestiĝaj universitatoj en la mondo en 2016, inter kiuj estas 5 superlernejoj en la ĉeftero de Ĉinio.

 

    La 5 superlernejoj estas Tsinghua-Universitato, Pekina Universitato, Fudan-a Universitato, Ŝanhaja Jiaotong-Universitato kaj Zhejiang-a Universitato. Tsinghua-Universitato estas en la 18-a loko de la listo, Pekina Universitato -- la 21-a, Fudan-a Universitato kaj Ŝanhaja Jiaotong-Universitato troviĝas inter la 71-80-aj lokoj, kaj Zhejiang-a Universitato -- 81-90-aj lokoj.

 

    En la listo estas ankaŭ aliaj ĉinaj universitatoj -- la Universitato de Hongkongo (en la 45-a loko), la Ĉinlingva Universitato de Hongkongo kaj la Hongkong-a Universitato de Scienco kaj Teknologio troviĝantaj inter 71-80-aj lokoj, kaj Taiwan-a Universitato -- 81-90-aj lokoj.

 

    Inter la unuaj 10 universitatoj estas 8 en Usono kaj 2 en Britio. Ili estas Harvard-Universitato, Massachusetts-Instituto de Teknologio, Stanford-Universitato, Universitato de Kembriĝo, Universitato de Oksfordo, Universitato de Kalifornio en Berkeley, Princeton-Universitato, Yale-Universitato, Kolumbia Universitato kaj Kalifornia Instituto de Teknologio.

 

    En la listo estas 18 aziaj superlernejoj, inter kiuj 9 estas en Ĉinio, kaj la aliaj respektive en Japanio, Korea Respubliko kaj Singapuro. Universitato de Tokio okupas la 12-an lokon, plej antaŭa inter aziaj superlernejoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio