AIIB anoncis la unuan kunfinancan projekton |
2016-05-05 |
La 2-an de majo Jin Liqun (maldekstre) kaj Nakao Takehiko subskribis interkomprenan memorandon pri kunlaboroj dum la jarkunveno de ADB en Frankfurto, Germanio. (Foto el retejo) Dum la jarkunveno de la Azia Disvolva Banko (ADB) en Frankfurto, Germanio, la Azia Infrastruktura Investa Banko (AIIB) anoncis la unuan projekton pri kunfinancado -- la 64-kilometra ekspresa aŭtovojo inter Shorkot kaj Khanewal en la provinco Punjab de Pakistano.
Laŭ rilata raporto, en la 2-a de majo dum la 49-a jarkunveno de ADB en Frankfurto, Germanio, Jin Liqun, prezidanto de AIIB, kaj Nakao Takehiko, tiu de ADB, subskribis interkomprenan memorandon pri kunlaboroj, inkluzive de serio da projektoj pri kunfinancado. Konstruado de la ekspresa aŭtovojo en Pakistano estas la unua de la unuaj kunfinancaj projektoj de AIIB, inter kiuj estos ankaŭ projektoj kunlaborantaj kun Eŭropa Banko por Rekonstruado kaj Disvolvado kaj kun la Monda Banko.
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|