Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inaŭguriĝis Internacia Hortikultura Ekspozicio en Tangshan
2016-05-05

 

    Kun la temo "urbo kaj naturo, feniksa nirvano" la Internacia Hortikultura Ekspozicio 2016 okazas en Nanhu-parko de la urbo Tangshan, je 180 kilometroj oriente de Pekino, dum 171 tagoj inter la 29a de aprilo kaj la 16a de oktobro. La parko kovras areon de 506 hektaroj. Ĝi estas la kvina internacia hortikultura ekspozicio en la ĉina ĉeftero post tiuj respektive en Kunming 1999, Shenyang 2006, Xi'an 2011 kaj Qingdao 2014.

 

 

    La ekspozicio konsistas el enlanda ĝardeno, internacia ĝardeno, dezajn-ĝardeno, ĝardeno de malaltkarbona vivo, ĝardeno de junuloj, ĝardeno de eko-edukado kaj botanika ĝardeno. En hebei-provinca zono de la enlanda ĝardeno, fer-leono el Cangzhou-urbo, Lign-klaba monto el Chengde-urbo, Congtai-parko el Handan-urbo kaj aliaj urbaj ikonoj estigas la longhistorian kulturon de la provinco. La internacia ĝardeno konsistas el dek zonoj, inkluzive de usona zono kaj sud-korea zono. Pro la konsidero pri karakterizaĵoj de diversaj landoj oni starigis la ekologian spacon "feliĉa tago" por promenado en arbaro.

 

 

    Tiu ĉi jaro signas la 40an datrevenon de la forta tertremo en Tangshan. Ekspoziciitaj estas ankaŭ atingoj de la urbo en la rekonstruado post la tertremo kaj ekologia regado, kiuj reflektas la decidon de la urbo por protekto de medio, restarigo de ekologia medio kaj realigo de transformiĝo kaj daŭripova disvolvado de Tangshan.

 

 

    La parko ekkonstruita en 2008 sur tereno, kiu malleviĝis pro ekspluatado de karbo dum pli ol 130 jaroj kaj estis forĵetita, montras la ideon de mediprotekto kaj harmonio inter urbo kaj naturo, kiun rekomendas la Internacia Hortikultura Ekspozicio.

 

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio