Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Aŭstralia ministro: evidentiĝas avantaĝo de liberkomerca interkonsento inter Aŭstralio kaj Ĉinio
2016-05-03

 

    La 2an de majo aŭstralia ministro pri komerco kaj investo Steven Ciobo anoncis en deklaro, ke evidentiĝas avantaĝo de la liberkomerca interkonsento inter Aŭstralio kaj Ĉinio de post ĝia validiĝo en la fino de la pasinta jaro.

 

    La liberkomerca interkonsento inter la du landoj validiĝis en la 20a de decembro de la pasinta jaro, kaj du tarif-reduktoj estis plenumitaj en la liberkomerca zono inter la du landoj respektive en tiu tago kaj en la 1a de januaro de la kuranta jaro. En la unua trimestro la eksporto de vivantaj omaroj al Ĉinio kalkuliĝis al 11,6 milionoj da aŭstraliaj dolaroj (egalaj al 8,83 milionoj da usonaj dolaroj), trioble pli multe ol la sama periodo de la pasinta jaro. Duobliĝis ankaŭ eksporto de pulvorigita lakto kaj ĉerizo al Ĉinio . Krom agrikulturaj produktoj, ankaŭ industriaj produktoj estas eksportataj al Ĉinio pli multe ol antaŭe.

 

    Li diris en la deklaro, ke la redukto de tarifoj por la liberkomerca interkonsento faras Aŭstralion pli konkurenc-kapabla. Krome, ankaŭ validiĝis la liberkomercaj interkonsentoj kun Sud-Koreio kaj Japanio. Aŭstralio havas avantaĝon en la komerco kun Orient-Azio, kaj la aliro de aŭstraliaj produktoj al tiuj tri landoj venigis pli multe da oportunojn ol aliaj evoluintaj landoj.

 

    Li diris, ke la meza klaso en Azio rapide pliigas la postulojn de altkvalitaj produktoj kaj aliaj varoj, kio kreas bonajn komercajn ŝancojn, akcelas dungadon kaj ekonomian kreskon de Aŭstralio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio