Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Submarŝipo inventita de ĉina kamparano ricevis ŝtatan patenton
2016-04-29

 

    La 27-an de aprilo Zhang Shengwu, kamparano de la vilaĝo Zhangdu de la urbeto Yuncao, demonstris meminventitan submarŝipon sur la rivero Yuxi en Hanshan-gubernio de Anhui-provinco.

 

    Diplomiĝinte el mezlernejo, 51-jara Zhang Shengwu iam okupiĝis pri legomo-vendado, lignaĵarto kaj surakva transportado. En 2006 li konstruis kajon en sia hejmloko por vendi konstruajn materialojn. Iutage al li venis ideo konstrui submarŝipon. Post 2 monatoj li vere efektivigis tiun ideon. La submarŝipo havas longecon de ĉ. 6 metroj, pilotejo-larĝecon de 60 centimetroj kaj altecon de 1.2-1.5 metroj. Zhang diris, ke pro mallarĝa spaco li ne instalis oksigenprovizan sistemon en la ŝipo kaj nur povas ricevi oksigenon per oksigenokonduka tubo. Tio influos subakviĝan profundecon, pro kio li iom bedaŭras.

 

    En februaro 2016 la submarŝipo inventita de Zhang Shengwu ricevis patenton donitan de la Oficejo de Intelekta Proprieto. Zhang planas fari esploradon pri ŝipo por enakva savado.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio