Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina ambasadoro ĉeestis en la Librofoiro de Abudabio
2016-04-29

    La 27-an de aprilo inaŭguriĝis la Internacia Librofoiro de Abudabio, kaj al ĝia inaŭguro ĉeestis Chang Hua, ambasadoro de Ĉinio en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE). Li ankaŭ parolis kun Abdullah bin Zayed Al Nahyan, ministro pri eksterlandaj aferoj de UAE.

 

 

    Abdullah laŭdis aktivan partoprenon de la ĉina flanko en la librofoiro kaj Chang Hua proponis pli da kulturaj interŝanĝoj de ambaŭ flankoj por riĉigi la strategian partnerecon inter la du landoj.

 

 

    Chang Hua ĉeestis ankaŭ al la foto-ekspozicio pri diskonigaj libroj de Xinjiang-a Produkta kaj Konstrua Korpuso okazinta en la foiro. Li konigis al Mohamed Khalifa Al Mubarak, prezidanto de la Buroo pri Turismo kaj Kulturo de Abudabio, la historion de Xinjiang, la politikon de Ĉinio profite al nacimalplimultoj kaj politikon pri religio de la lando. Li diris, ke Xinjiang estas kerna regiono de "La Zono kaj Vojo" kun aparta supereco loka kaj resursa, kaj ke Ĉinio volas kunlabori kun UAE en diversaj kampoj.

 

    Mohamed alte taksis sukceson de la korpuso kaj fruktojn de la konstruado en Xinjiang. Li diris, ke UAE esperas kunagi kun Ĉinio, okazigi riĉajn kulturajn interŝanĝojn en la kadro de la projekto "La Zono kaj Vojo".

 

    La librofoiro komenciĝis en 1991. Ĝi, organizata de la ministerio pri kulturo de Abudabio, funkcias kiel la plej granda, altnivela, hommulta kaj influhava librofoiro en la regiono de okcidenta Azio kaj norda Afriko.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio