Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Taiyuan fariĝos la unua urbo kun elektraj taksioj en la mondo
2016-04-28

 

    Pli ol 1 600 blu-blankaj elektraj taksioj kviete kuras sur stratoj de Taiyuan jam de du monatoj.

 

    Raportisto informiĝis el Transporta Departemento de Shanxi-provinco, ke ĝis la fino de la pasinta jaro 8 292 taksioj en la urbo Taiyuan sinsekve atingis la aĝon de forĵetiĝo, kaj ĝis la 27a de aprilo de la kuranta jaro jam 1 600 el ili estis anstataŭigitaj per la elektraj. La renovigo finiĝos antaŭ julio. Tiam Taiyuan fariĝos la unua urbo en la mondo kun taksioj tute elektraj.

 

    La novaj taksioj estas BYD-E6, kaj ĉiu kostas 309,800 juanojn. Pro subvencio de la registaro la aĉetanto pagas nur 89,800 juanojn. "Ĉiutage la aŭto devas esti ŝargita du fojojn, kaj ĉiu fojo bezonas du horojn. La veturilo bone funkcias kaj estas mediamika." Diris taksiisto Liu. Aŭtomata rapido malpliigas la laborintensecon de taksiistoj, kaj ili povas iom ripozi dum ŝargo. La ĉiutaga elektrokonsumo kostas malpli ol 200 juanojn. La ĉiutaga averaĝa kosto estas je ĉirkaŭ 60 juanoj malpli multe ol tradiciaj taksioj.

 

    Nun Taiyuan starigis pli ol 500 ŝargejojn por elektraj aŭtoj, kaj la planita nombro estas 5 000. Unu ŝargejo povas servi 4-5 elektrajn veturilojn ĉiutage. Krom tiuj sub viadukto, ĉiuj ŝargejoj havos taksi-servejojn.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio