Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio ekkonstruos kosmostacion en 2018
2016-04-27

 

    En 2017 la Ĉina Akademio de Kosma Teknologio faros kaj lanĉos la veturilon Chang'e-5 kaj garantios sukceson de la akiro de lunaj specimenoj. Tiam Ĉinio fariĝos la tria lando, kiu primajstras teknikon pri lunsondado kaj reakiro de la sondilo.

 

    En 2018 la Ĉina Akademio de Kosma Teknologio faros kaj lanĉos la veturilon Chang'e-4 por efektivigi la unuan molan surluniĝon de la homaro sur la dorso de la Luno. Samtempe Ĉinio lanĉos ter-lunan relajsan komunik-sateliton ĉe la ekvilibra punkto inter la Tero kaj la Luno (Lagrange-punkto), kaj tio estos grava signo de la homaro por kompletigo de materialoj pri la Luno.

 

    Laŭ sia 13a kvin-jara plano, en 2016 la akademio faros kaj lanĉos la spac-laboratorion Tiangong-2 kaj la kunhoman kosmoŝipon Shenzhou-11.

 

    Surbaze de tiuj esploroj, ĉirkaŭ 2018 Ĉinio faros kaj lanĉos la kernan kajuton de la kosmostacio Tianhe-1. Tio estos la grava deirpunkto por konstruado de la ĉina kosmostacio. Poste du laboratoriaj kajutoj kupliĝos kun la kerna kajuto por formi la fundamentan kadron de la kosmostacio. Ĉirkaŭ 2022 Ĉinio kompletigos la kosmostacion. Tiam ĝi fariĝos la tria enorbita kosmostacio post la Internacia Kosmostacio (ekster la planita servodaŭro) kaj la kosmostacio MIR (eluzita) en la mondo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio