Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina ĉefministro laŭdis la gubernion de kreantoj en Chengdu
2016-04-26


Li Keqiang en la gubernio Qingrong
 

    La 25-an de aprilo, ĉina ĉefministro Li Keqiang vizitis la gubernion Jingrong, konata kiel gubernio de kreantoj, situanta en Chengdu, ĉefurbo de la provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio. Kombinante riĉajn resursojn de superaj lernejoj kaj neokupatajn domojn, oni kreis spacon por entreprenado kaj novigo, tiel ke la gubernio, al kiu iam mankis industrio, nun plenas de kreantoj. Nuntempe troviĝas en la gubernio 27 koviloj (novigaj centroj liverantaj resursojn al novaj firmaoj), 855 projektoj kaj pli ol dek mil talentuloj de entreprenado kaj novigo. Ĉefministro Li laŭdis kreivan ideon pri ulitigo de neokupataj domoj kiel granda spaco por kreantoj, kvazaŭ la nova ekonomio subtenata de tradiciaj industrioj.

 


Li Keqiang interesata de la plej nova hejmuza projekciilo produktita de kreanta entrepreno
 

    En la kovilo "Spaco Chuangmeng", kreanto montris la plej novan hejmuzan projekciilon, kiun lia kompanio produktis. Post la montrado Li Keqiang babilis kun kreantoj kaj diris, ke entreprenado kaj novigo celas instigi aktivecon de ĉiu persono. Invitite de kreantoj, Li ludis badmintonon kun roboto, vekante grandan huraon de la spektantoj.

 


Li Keqiang en ludado de badmintono kun roboto
 

    "Entreprenado kaj novigo de amasoj" estas ŝlosila strategio de transformado kaj altgradigo de loka ekonomio en "nova normala stato" de la ĉina ekonomio. Lastatempe publikiĝis en la urbo Chengdu serioj da politikoj por subteni entreprenadon, elvokante vastan entuziasmon. Laŭ informo, en la unua jarkvarono de la kuranta jaro, ĉiutage la nombro de nove emerĝantaj kreantoj estis pli ol 680.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio