Elektronika ePub-versio de la revuo 'La Ondo de Esperanto' |
2016-04-26 |
La paperan revuon "La Ondo de Esperanto" ekde 2007 oni povas aboni ankaŭ en la elektronika formato pdf. Tamen legi en poŝtelefonoj kaj platkomputiloj pdf-dosieron kun dimensio A-4 ne estas oportune, do nun la redakcio de la revuo pretigis ankaŭ la version laŭ la normo ePub (= Electronika Publikaĵo). Provnumeron de la marta "La Ondo" en ePub oni povas senpage elŝuti ĉe http://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php
Se almenaŭ 20 personoj, nun ne abonantaj La Ondo-n elektronike, skribos al la redakcio pri sia abon-preteco, ili faros la ePub-an version konstanta, kaj la elektronikaj abonantoj povos legi ambaŭ bitversiojn - pdf kaj ePub - kontraŭ la nuna kotizo 15 eŭroj por la jaro.
Sukcesan legadon!
(el Ret-Info) Redaktoro: Liu Zijia Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|