Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Konstruaĵoj faritaj de Ĉinio ne estis damaĝitaj en la 7.8-magnituda tertremo en Ekvadoro
2016-04-25


La centro de ECU911
 

    La 16-an de aprilo laŭ la loka tempo en nordokcidenta marborda regiono de Ekvadoro okazis forta tertremo kun magnitudo de 7.8, kiu ĝis la 23-a de la sama monato jam kaŭzis morton al 646 homoj, perdiĝon al 130 homoj kaj 12 mil vunditojn. Miloj da konstruaĵoj estis detruitaj en la tertremo kaj 26 mil homoj perdis sian hejmon. El la ruinoj oni savis la vivojn de 113 viktimoj. Nun de tempo al tempo okazas postskuoj en tiu lando.

 


La akvoelektra stacio Hinckley
 

    En tiu ĉi tertremo, teknologioj kaj ekipaĵoj liveritaj de Ĉinio, ĉin-faritaj hidroelektraj projektoj, ŝoseoj, pontoj kaj aliaj konstruaĵoj bonkvalitaj rezistis al la forta tertremo. Ili helpis la plagitan lokon en evito de pli multaj mortoj kaj vundiĝoj, kaj ludis pozitivan rolon en la post-tertrema savado, ricevinte aplaŭdon de ekvadoraj popolanoj.

 

    Kontrola sistemo farita de Ĉinio savis vivon

 

    Post okazo de la tertremo, multe da kunordigaj laboroj faris ECU911, la kontrola sistemo de sekureco konstruita de Ĉina Elektronika Importa kaj Eksporta Kompanio, kaj la ĉina kompanio CAMC-Inĝenierado. La sistemo traktas procezojn de polic-vokado, savado, kriz-traktado kaj disfaldado de diversaj savfortoj. Informoj povas esti transdonataj al la savada departemento por altigi la efikon de savado. 4 el la 7 stacioj de katastrofo-savado konstruitaj de la ĉina kompanio troviĝas en la centro de la forta tertremo, sed ili ankoraŭ bone funkcias. La 17-an de aprilo Navas, ministro de Sekureca Kunordigo de Ekvadoro, diris, ke se ne estus la sistemo kreita de Ĉinio, Ekvadoro ne povus imagi la malfacilojn en tiu granda katastrofo.

 

    Konstruaĵoj faritaj de Ĉinio rezistis al elprovo

 

    La ĉina kompanio CAMC-Inĝenierado konstruis ne nur la sistemon ECU911, sed ankaŭ lokan hospitalon, kiu troviĝas en la centro de la tertremo. Dank' al alta kvalito de la konstruado, ne okazis struktura detruo al la hospitalo, escepte de nove konstruitaj muroj, kiuj ankoraŭ ne povis rezisti al la forta skuo. Krome, la akvoelektra stacio Hinckley, konstruita de ĉina elektrokonstruada kompanio Power China, ne havis damaĝon en tiu ĉi tertremo kaj rapide generis pli multe da elektro por liveri elektran energion al la savado. 10 ŝoseoj kaj 2 pontoj konstruitaj de Ĉinio kun malgranda damaĝo respondecis pri transportado de la savmaterialoj. 15 minutojn post la tertremo, la ĉina entrepreno HUAWEI starigis kriztraktan teamon kaj kontaktis lokajn telefonkompaniojn por garantii komunikadon.

 

    Ĉinaj kompanioj estis rigardataj kiel la fortikejo de savado, post-tertrema "Optimus Prime" (transformatoro) kaj bonaj fratoj el Ĉinio.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio