Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kun tiu T-ĉemizo vi povos vojaĝi tra la tuta mondo
2016-04-25

    Nun vi povas vojaĝi ĉien sen zorgo pri komunikado -- genia ideo!

 

 

    Tiu nova T-ĉemizo por komunikiĝi per ikonoj ŝajnas tiom simpla, ke vi miros pri kial oni ne elpensis tiun metodon antaŭe.

 

    Estas imageble agrabla afero, se vi povos esprimi vian volon per rilata ikono sur via T-ĉemizo dum feriado en aliaj landoj.

 

    Ekzemple, ne plu necesas foj-foja foliumado de vortareto por demandi kie estas necesejo, kiel oni povas atingi flughavenon, kioma horo estas kaj ĉu estas bona restoracio proksime.

 

 

    Kun tiu T-ĉemizo vi povas per iu ikono sur ĝi esprimi vian volon, kaj tio sufiĉas se vi povas kompreni la ĉefan enhavon de la frazo, kiun oni respondis al vi.

 

    Tiu T-ĉemizo estas inventita de svisaj junuloj George, Steven kaj Florian. Ili skribis en sia retejo: "Ni ofte troviĝas en lingva malfacilo pro nekompreno de loka lingvo."

 

    "Pro tio ni pensis, kiel ni povas forigi lingvan baron per plej simpla maniero taŭga por la tuta mondo. Spertinte eksterordinaran vojaĝon ni finfine trovis la solvon. Ĉar kun tiuj ikonoj oni povas sin esprimi kaj paroli kun la mondo."

 

    Kompreneble, se vi volas lerni lokan lingvon, tiu T-ĉemizo ne povas helpi vin. Krom tio se vi portus tiun T-ĉemizon ĉiu-tage dum la vojaĝado, la fotoj pri via vojaĝo ne estos multkoloraj, tamen ĝi estas utila por vi.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio