Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Enmigris al Manhatano la ĉina platkuko
2016-04-22


Fraŭlino Li antaŭ sia platkuka kamioneto
 

    La 20-an de aprilo, la usona ĵurnalo New York Times publikigis raporton: "Enmigris al Manhatano la ĉina platkuko". Ĝi raportas pri la populariĝanta platkuko en Manhatano. Surstrate proksime de la Parko de la Vaŝingtona Placo, la kvartalo de Meza Manhatano kaj la Universitato Kolombio, oni povas trovi flavan kamioneton vendantan la ĉinan platkukon. La kamioneto estas mastrumata de du ĉinaj studentinoj, kiuj vendas 150 platkukojn ĉiutage.

 


Ĉina platkuko
 

    Fraŭlino Li, 25-jarulino el Pekino, studas merkatikon kaj artohistorion kaj Dolkar Tsering, 26-jara tibetanino el Sichuan-provinco, financon. Por tiu celo ke la klasika ĉina platkuko aperu ankaŭ en Novjorko, ili pasigis monatojn en ĉinaj urboj por provi 100 diversajn platkukojn kaj lerni kiel ilin fari.

 

    Posttagmeze de lundo kaj mardo, en la flava kamioneto ili vendas platkukojn ekster la Universitato Kolombio. Fraŭlino Li diris: "En la komenco, ni volis malfermi malgrandan restoracion, sed la luprezo en Novjorko estis tro multekosta por ni. Poste mi ekkonsciis, ke manĝaĵ-kamioneto eble estas pli bona ideo por vendi platkukojn, kiuj originale estis vendataj surstrate.”

 

    La du ĉinaj studentinoj ne estas la unuaj, kiuj alportis la ĉinan platkukon en Usonon. Aliaj jam pli frue provis ĝin vendi en Seatlo kaj aliaj urboj de Usono. La ĉina tradicia platkuko estas ankaŭ vendata en Londono kaj Manĉestro. Laŭ alia usona komunikilo, la ĉina platkuko jam fariĝis la plej nova elmontrado de pekina softforto pri kuirado. Kvankam la platkuko naskiĝis kiel surstrata manĝaĵo, ĝi samtempe estas delikata arto!

 

    La du junaj entreprenistinoj sukcesas esti tiom laŭmodaj, ke ili eĉ altiris investon el Ĉinio. Ili planas venigi sian platkukan markon al Pekino, ĝia naskiĝloko. En la urbo ili vendos platkukojn, kies kvalito jam trapasis la rigoran ekzamenon de la novjorka departemento pri sano. Tio povos fariĝi nova allogo por pekinanoj, ĉar ili ofte ne povas certigi la devenon de surtrataj manĝaĵoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio