Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ekspozicio pri "Nvshu" okaze de Ĉinlingva Tago de UN
2016-04-21


Vizitantoj de la ekspozicio pri "Nvshu" en la Nacia Palaco la 19-an de aprilo (Foto de Xu Jinquan, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    La 19-an de aprilo "Nvshu", skribo el ĉinaj kvardratformaj ideografiaĵoj sciata nur de virinoj en montaraj regionoj de Hunan-provinco, eniris en la Nacian Palacon de la Oficejo de UN en Ĝenevo kaj estas eksponata tie dum 9 tagoj por celebri la "7-an Ĉinlingvan Tagon de UN".

 


Vizitantoj de la ekspozicio pri "Nvshu" en la Nacia Palaco la 19-an de aprilo (Foto de Xu Jinquan, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    Laŭ esplorado de fakuloj, "Nvshu" estas skribsigno kreita de ĉinaj virinoj en antikveco, kiam ili ne havis rajton ricevi edukadon, por interkomunikiĝi, elverŝi siajn korojn, registri siajn edzinecan kaj familian vivon, socian interkomunikadon, kaŝitajn amarecojn, personan amikecon, anekdotojn el vilaĝoj, popolkantojn kaj enigmojn. Ĝi estis uzita ĉefe en profunda montaro en Jiangyong-gubernio de Hunan-provinco. Danke al malkovrado kaj protektado de la loka registaro tiu skribo estis daŭrigata.

 


Pu Lijuan (maldekstre) donacis verkon verkitan surloke al Tehmina Janjua, konstanta reprezentanto de Pakistano en la Oficejo de UN en Ĝenevo, la 19-an de aprilo. (Foto de Xu Jinquan, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    Michael Moller, ĝenerala direktoro de la Oficejo de UN en Ĝenevo, estas unu el la unuaj vizitantoj allogitaj de tiu aparta kulturlegendo. Laŭ li, eble estas unika fenomeno, ke virinoj esprimis siajn sentojn kaj ideojn per skribo kreita de ili mem. Tio montras, ke virinoj havas inteligentecon egalan al tiu de viroj kaj mirindan krepovon. Michael Moller admiras la ĉinan registaron preni rimedojn por savi tiun kulturan trezoron de la homaro.

 


Hu Xin (la 1-a de maldekstre) konigis al Michael Moller la "Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj" skribitan en "Nvshu" la 19-an de aprilo. (Foto de Xu Jinquan, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    En la inaŭgura ceremonio de la ekspozicio, du daŭrigantoj de "Nvshu", Hu Xin kaj Pu Lijuan, donacis al UN la "Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj" skribitan en "Nvshu", montris al ĉ. 300 diverslandaj diplomatoj kaj ŝatantoj de la ĉina kulturo skribadon de "Nvshu" kaj prezentis kanton verkitan en "Nvshu".

 

    En 2010 UN difinis la tagon Grenpluvo, unu el la 24 sunperiodoj de Ĉinio, kiel Ĉinlingva Tago de UN. Post tio, en ĉiu aprilo Ĉinio aranĝas en la Nacia Palaco ekspozicion pri ĉina kulturo por montri la multkulturan ĉarmon de Ĉinio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio