Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
E-istoj el pluraj landoj esprimis zorgemon al japanaj e-istoj en Kumamoto tra JEI
2016-04-21

    La 14-an de aprilo okazis tertremo kun magnitudo 6.5 en Kumamoto, suda parto de Japanio. Esperantistoj zorgas pri la afero kaj esprimas sian bedaŭron al la tertrem-trafita regiono.

 

 

    Japana Esperanto-Instituto (JEI) en sia ĉefpaĝo en Facebook esprimis profundan maltrankvilon kaj bedaŭron pri la sorto de viktimoj de daŭranta aro de sinsekvaj tertremoj en Kumamoto. Ĝis la 16-a de aprilo ne estas informo pri esperantista viktimo, tamen iuj suferis damaĝojn en siaj domoj. La instituo atendas plurajn informojn kun maltrankvilo kaj espero.

 

 

    Nome de ĉinaj e-istoj El Popola Ĉinio esprimis simpation kaj zorgemon al japanaj e-istoj en Kumamoto, kaj samtempe esprimis profundan funebron al la viktimoj de la tertremo kaj kondolencojn al iliaj familianoj.

 

 

    Pakistana esperantisto Mian Salam Shany, nome de si mem, siaj familianoj kaj esperantistaj amikoj el Pakistano, esprimis la malĝojon pro la vivoperdoj kaŭzitaj de la tertremo en Kumamoto.

 

 

    Vendrede okazis tertremo de magnitudo 6.5 en la suda parto de Japanio. Ĉie oni vidis kolapsitajn domojn kaj disĵetitajn rubojn. Almenaŭ 42 homoj mortis kaj pli ol 800 estis vunditaj.

 

Redaktoro:Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio