Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Trajno "pneŭmata kastelo" en Britio
2016-04-20

 

    Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail, la sidlokoj en la trajno "pneŭmata kastelo", nove dezajnita de la brita kompanio Arup, povas malŝveli por doni pli da spacon al la pasaĝeroj dum pinthoroj.

 

    La dezajnisto nomas la projekton pneŭmata kastelo, dirante, ke ĝi povas pliigi 40% de la spaco de la trajno finkonstruita en 2020 havas kompletajn instalaĵojn. Plankoj, muroj, plafonoj, fenestroj kaj sidlokoj konsistigas la sistemon de "nub-haŭto", kiu povas plenumi ĉiujn funkciojn en la interno de la trajno, inkluzive de sidado, lumado kaj klimatizado.

 

    Kelkaj volontuloj estis invititaj al provo. Inĝenieroj de Arup diris, ke la apartaj sidlokoj plezurigis la pasaĝerojn. Tamen du volontuloj diris, ke sidlokoj estigas la efekton de saltado. Tial estas tre grave eviti tiun efekton, precipe kiam najbara pasaĝero subite sidiĝas.

 

    La sidlokoj estas faritaj el kontraŭtrapikaj kaj fajrorezistaj materialoj, kaj la apogbrakoj estas molaj kaj flekseblaj. Kaze de kolizio, ĉiu vagono povas sorbi la forton de kolizio kiel aerosako de aŭtomobilo por eviti vundon de pasaĝeroj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio