Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Hodiaŭ en la historio: Ĉinio aliĝis al interreto
2016-04-20

 

    La 20-an de aprilo 1994, dank' al la subteno de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj la peniga laborado de scienc-esploristoj, la ekzempla retprojekto de centoj da ĉefframoj pri edukado kaj scienc-esplorado farita en Zhongguancun-kvartalo sukcese realigis ĉiufunkcian kunligon kun interreto. Ĉinio fariĝis la 77-a membro de la interret-familio.

 

    En januaro 1995 la Ministerio de Poŝto kaj Telekomunikado komencis liveri al la socio servon pri interreto. En majo fondiĝis la kompanio InfoHighWay, la unua ĉina agentejo pri interret-servo.

 

    En novembro 1996 en Pekino ekfunkciis la kafejo Spark Ice, la unua retumejo en Ĉinio.

 

    En januaro 1999 estis lanĉita la projekto "malfermi registarajn retejojn". Julie china.com fariĝis la unua ret-koncepta kompanio de Ĉinio kun akcioj kvotataj en Nasdaq de Usono.

 

    Inter aprilo kaj julio 2000 estis kvotataj en Nasdaq ankaŭ la tri ĉefaj retejoj de Ĉinio Sina, NetEase kaj Sohu.

 

    En januaro 2006 ekfunkciis www.gov.cn, la retejo de la ĉina registaro. La donitaĵo de la 37-a raporto pri statistiko de disvolva stato de ĉina interreto publikigita en januaro 2016 montras, ke ĝis decembro 2015 la nombro de ĉinaj retumantoj atingis 688 milionojn kaj 50.3% da ĉinoj uzas interreton. Informado kaj retigo stabile disvolviĝas en Ĉinio. La fundamentaj rimedoj de interreto daŭre grandiĝas, la utiliga proporcio de interreto en entreprenoj estas plej alta en la historio, la nombro de retumantoj superis duonon de la ĉina loĝantaro kaj Ĉinio fariĝis la plej vigla forto en la procezo de la internacia informa socio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio