Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Protesto kontraŭ monsubtenata politiko en Usono
2016-04-18

 

    Ekde la 11a de aprilo usonanoj protestas kontraŭ monsubtenata politiko de Usono. Ili sidis sur la placo antaŭ la Kapitolo de Vaŝingtono kaj kriis la sloganon "mono for de politiko", postulante la kongreson kontraŭbatali politikan koruptadon kaj certigi liberan kaj justan elekt-kampanjon. La maksimuma nombro de protestantoj kalkuliĝis al kelkaj miloj. En la lastaj tri tagoj la polico arestis pli ol 700 protestantojn. La protesto denove ekzamenas Usonon pri la ekzisto de politiko sub mona dominado.

 

 

    En politiko kaj elektado de Usono, mono ĉiam ludas la ĉefan rolon. Ne ĉiu riĉulo povas elektiĝi, tamen malriĉulo certe malsukcesos. La Publika Brodkasta Servo de Usono rimarkigis, ke spertoj indikas, ke en balotado venkas tiu, kiu elspezas plej multe da mono. Inter la kandidatoj kiuj plej multe elspezas, estas 94% de la deputitoj kaj 82% de la senatanoj, kaj simile okazas en la elekto de prezidento. Por iu ajn ofico, la amaskomunikiloj plejparte atentas pri la kapablo de monkolekto, ĉar tio estas unu el la plej gravaj indikiloj.

 

 

    La ĉefa organizanto de la protesto opiniis, ke la usona popolo devas havi egalan influon sur balotadon kaj politikon, tamen nun la politika rajto estas atencata, kaj usona demokratio falis en krizon. Unu el tiuj fenomenoj estas, ke elektado estas sub la manipulado de mono: grandaj firmaoj kaj grupoj de specialaj interesoj senlime aŭdigis voĉon, kaj la plej supera kortumo nuligis la plafonon de politika mondonaco, kio multe stimulis la politikumon surbaze de mono, dum la voĉoj de ordinaraj homoj estas dronigitaj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio