Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Tridimensiaj modeloj de la Imperiestra Palaco en Pekino antaŭ ducent jaroj
2016-04-18

    Ekzistas kutimo, ke oni periode faras riparadon al la Imperiestra Palaco en Pekino, la plej granda ĝis restanta kaj plej bone konservata konstruaĵaro el ligno en la mondo. Depost la finkonstruo de tiu ĉi mirinda mondheredaĵo en 1420 de tempo al tempo specialaj laboristoj kolektiĝas por rebonigo kaj restaŭro de la palaco. Estas menciinde, ke dum ducent jaroj, ekde la surtroniĝo de la kvara imperiestro de la dinastio Qing (1661-1722) ĝis la falo de la dinastio (1911), pluraj membroj de la familio Lei respondecis pri la aferoj de la kortegaj konstruaĵoj, inkluzive de projektado, konstruo kaj rebonigo.

 

    Inter Lei-familianoj naskitaj en la provinco Jiangxi, Lei Jinyu estis la unua kiu regis la organizon de konstruado de la kortegaj konstruaĵoj. Li estis ĉefa skizanto de aro da palacoj, kaj ĉiuj kortegaj aŭ ŝtataj konstruadoj estis planitaj kaj kontrolitaj de li kaj liaj subranguloj. Lia kariero ne nur komencis la ducentjaran honoron de la familio Lei dum ĝiaj sinsekvaj sep generacioj, sed ankaŭ starigis monumenton sur la arkitektura historio de Ĉinio kaj eĉ de la mondo.

 

    Tiam oni bezonis specialajn maketojn por konstrui palacojn. Temis pri tridimensiaj modeloj el gladita papero. Tiaj maketoj estas aparta objekto de la ĉina antikva arkitekturo, ĉar ili estis speciale faritaj por esti montrataj al la imperiestroj. Papero estis ilia ĉefa materialo, kaj la papero devis esti gladita por ricevi diversajn formojn. Ĝis nun multaj tiaj modeloj ankoraŭ restas en la pekina palaco. Por ni, modernuloj, ili ŝajnas delikataj artaĵoj.

 

    Jen la maketo farita en la fino de la dinastio Qing por la ĉambrego Changchun (longdaŭra printempo) en la Imperiestra Palaco. Sur ĝi videblas konkretaj klarigoj kaj mezuroj de la vera palaco. Per tiuj simplaj prezentoj imperiestroj povis pli facile kompreni la internon de la konstruaĵo kaj doni siajn opiniojn. Tio estis tre grava ĉar nur imperiestroj povis doni la finan decidon pri la palaco.

 

    La membroj de tiu ĉi familio ne nur faris maketojn, sed ankaŭ lertis en farado de skizoj kun vortklarigo. Ekzemple ili desegnis la tutan konstruaĵaron laŭ la akso de la nuna Imperiestra Palaco sur ĉi tiu papero longa je 5 metroj. Oni povas klare vidi la klarigojn de la nomoj de la konstruaĵoj kaj la distancojn inter ili. Laŭ la normo de la moderna arkitekturo, la modeloj estas science kaj precize faritaj, kaj ili meritas pliajn esplorojn.

 

    Historiecon havas la modeloj ne nur pro tio, ke ili mem estas antikvaĵoj faritaj antaŭ ducent jaroj, sed ankaŭ pro tio, ke ili estas la plej kredindaj registroj de la tiama konstruado. Per ili oni povas scii la nivelon de la tiutempa konstruado, diversajn teknikojn kaj la staton de teknikoj, metiartoj kaj kulturo.

 

    Ĉinaj antikvaj konstruaĵoj estas konataj pro sia aparteco. La atingoj de la konstruado sin trovas ĝuste en tiuj belaj modeletoj faritaj de la familio Lei. Ili montras ankaŭ la saĝon kaj arton de la ĉina popolo. Krome la modeloj mem estas artaĵoj kun granda valoro.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio