Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Tigroj transloĝiĝis el Heilongjiang al Henan
2016-04-15

    Matene de la 14a de aprilo 20 tigroj el la tigroparko en Harbino de Heilongjiang-provinco en nordokcidenta Ĉinio ekvojaĝis al Luanchuan-gubernio de Henan-provinco en centro de la lando je du mil kilometroj for, kaj prenis la lokon kiel novan hejmon.

 

 

    Ili estas 4-jaraj adoltoj, inkluzive de 19 siberiaj tigroj kaj unu blanka tigro. Transportitaj en kaĝoj ili atingos la novan hejmon tri tagojn poste.

 

    "Estas longdistanca vojaĝo, ni timas, ke kelkaj tigroj suferos de veturmalsano aŭ laciĝo, tial ni liveros al ili akvon kaj nutraĵon dum la vojaĝo," diris Liu Dan, ĉefinĝeniero de la tigroparko en Heilongjiang.

 

 

    La nova hejmo havas bonan ekologian medion kaj taŭgas por sovaĝa vivo de tigroj. Nun la tigroparko en Luanchuan estas preta por loĝigi la tigrojn.

 

    Siberia tigro estas endanĝerigita specio de la mondo. La tigroparko en Heilongjiang, kiu havas pli ol 1 100 siberajn tigrojn, estas la plej granda en la mondo por ilia bredado kaj reproduktiĝo. Jam pli ol cent tigroj estis transloĝigitaj al Xiamen de Fujian, Huangshan de Anhui kaj Datong de Shanxi.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio