Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Beboj kaj klasikaj pentraĵoj
2016-04-15

    Laŭ raporto de la brita tagĵurnalo Daily Mail, lastatempe Lindsay Walden, fotistino de Teksaso, Usono, faris serion da fotoj kiuj perfekte "unuigas" mondfamajn pentraĵojn kaj novnaskitajn bebojn donante novan interpreton al tiuj klasikaĵoj.

 

    Multaj gepatroj volas eterne konservi la naivan vizaĝon de sia infano, kaj tio estas ankaŭ la celo de Walden.

 

    Iufoje Walden vizitis muzeon kaj vidis verkojn de Caillebotte, franca pentristo. Tiam ŝin trafis la inspiro kunfandi bebon kaj pentraĵon.

 

    Walden "refaris" multajn klasikajn pentraĵojn. Dum la fotado, ŝi unue aranĝas fonon similan al la koncerna pentraĵo per diversaj materialoj, sekve volvas bebon per lana kovrilo kun koloro agorda al la fono kaj metas ĝin sur taŭgan lokon de la "pentraĵo". Fine ŝi kaptas perfektan bildon.

 

    Por ke la beboj montru sian plej malstreĉan dormaspekton, Walden atente faras ĉion. Kiel patrino de tri infanoj, ŝi estas lerta ĉi-flanke.

 

    Por ke la beboj restu en komforta medio, Walden regas la laborejan temperaturon ĉiam ĉe 26℃. Krome ŝi metas elektran platkusenon sub la bebon kaj tute sekigas lankovrilon.

 

    Walden diris, ke kvankam okazas nemalmultaj aferoj neatenditaj, tamen ŝi ege ĝuas la "refaradon" de artaĵoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio