Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Malajzio nomas novan bebon de granda pando Nuannuan
2016-04-08

    La 7an de aprilo en Kuala-Lumpuro de Malajzio amaskomunikiloj sinsekve filmis la novan bebon de granda pando Nuannuan. Wan Junaidi, malajzia ministro pri natura resurso kaj medio, anoncis tiutage, ke post elektado Malajzio decidis nomi la bebon naskitan lastjare Nuannuan, por signi la profundan amikecon kaj striktajn rilatojn inter Malajzio kaj Ĉinio.

 

 

    Junaidi diris, ke la nomo estis aprobita de la malajzia ĉefministro kaj la Ĉina Asocio por Konservado de Sovaĝaj Bestoj, kaj sankciita de la kabineto en la 25a de marto.

 

 

    Inter la 17a de novembro kaj la 17a de decembro lastjare okazis konkurso pri nomo de la granda pandido. Entute 22 830 kandidataj nomoj estis kolektitaj, kaj naŭ el ili estis senditaj al la asocio por elekto.

 

 

    Petolema Nuannuan naskiĝis en la 18a de lasta aŭgusto, kaj nun ĝi estas sep-monata kaj pezas 16,5 kilogramojn. Liaj gepatroj Xingxing kaj Liangliang atingis Malajzion en la 21a de majo 2014 por memorfesto de la 40a datreveno de starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio