Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La junulara programo de la 101a UK: riĉa kaj ĉeestinda!
2016-04-06

 

    La 101a Universala Kongreso verŝajne estos la plej juneca el ĉiuj ĝisnunaj UKoj danke al la engaĝo de multaj gejunuloj en la Loka Kongresa Komitato, kiuj pretigas interesan (kaj malmultekostan!) junularan programon.

 

    La junulara programo estos parto de 101a Universala Kongreso de Esperanto en Nitra, kiu okazos de la 23a ĝis 30a de julio 2016. La junulara programo estos preparita por ĉiuj aĝaj kategorioj, vi devas nur senti vin juna spirite. Se vi naskiĝis post la 31a de decembro 1995, vi eĉ ne pagas aliĝkotizon!

 

    La ĉeftemo de la junulara programo estas "La gejunuloj al la plenkreskuloj – la plenkreskuloj al la gejunuloj". Ni kun ĝojo ludos, kantos, sportumos, bambumos, ekskursos, sed ankaŭ helpos kompreni teknikaĵojn, lingvaĵojn aŭ efikan labormanieron kaj multajn aliajn aferojn dum niaj prelegetoj, kursetoj kaj trejnadoj. Aŭ ni simple babilos vespere en la drinkejo kun ĉiuj, kies aĝo pro la senĉesa kurado de tempo superas la aĝon de oficiala juneco.

 

    La pagendajn programerojn eblas mendi en la reta mendilo de UEA (http://uea.org/kongresoj/mendilo). Nepre mendu ilin, se vi volas partopreni, la lokoj estas limigitaj!

 

(el La Balta Ondo)

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio