Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
JoMo okcitanas: antaŭmenda kampanjo
2016-03-30

 

    La sendependa eldonejo Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod." lanĉis antaŭmendo-kampanjon pere de la amasfinanca retejo de Ulule (http://fr.ulule.com/jomo-okcitanas/) por eldoni la KD-albumon jOmO okcitanas. La albumo estos presita sur KD, nur se ĝi atingos 150 antaŭmendojn ĉe Ulule.

 

 

    JoMo, aŭ Jean-Marc Leclercq, en ĉi tiu albumo kantas en Esperanto kaj ludas banĝon kaj bason. La albumo ĉerpas el la tradicia okcitana repertuaro kaj estas muzike riĉigita per kvar "bodegoj" (sakŝalmoj el Laurages' kaj langvedoka Nigra Montaro) de la grupo Brankabodegistoj; ĉe bodegoj estas François Bacabe, Xavier Vidal, Michel Mondon kaj Maxence Camelinl kaj ĉe la perkutinstrumentoj estas Remy Vidal kaj Robert Naudy). Al la albumo kontribuis ankaŭ la brazila Rita Macedo (el la eksa bando Femmouzes T.) ĉe akordiono kaj kantado en Esperanto.

 

    La 12-titola festeca kaj buntkolora albumo estas registrita, miksita kaj mastrigita en la Studio de la Trappe/Vinilkosmo.

 

    Nepre antaŭmendendu ĝin antaŭ la 23a de aprilo, Se la mendolimo 150 ne estos atingita antaŭ la 23a de aprilo, la antaŭmendoj estos repagitaj kaj la disko ne estos presita.

 

    La albumo jOmO okcitanas jam estas aŭskultebla fragmente ĉe: http://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/jomo-149/4-jomo-okcitanas.html

 

Floréal Martorell

(el La Balta Ondo)

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio