Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Disŝuto de cindroj en maron
2016-03-28

 

    La 27an de marto en Pekino parencoj kaj amikoj de 657 forpasintoj ĉeestis ceremonion de disŝuto de cindroj en maron antaŭ Qingming-festo, tago por oferado en Ĉinio, kiu okazas en la 4a aŭ la 5a de aprilo ĉiujare. Ili salutis la forpasintojn per prezento de floroj antaŭ la monumento.

 

    Laŭ konigo de Pekina Oficejo de Civilaj Aferoj, ĉi-jare la unua disŝuto de cindroj en maron okazos en aprilo. De 1994 ĝis nun Pekino aranĝis pli ol 300 tiajn ceremoniojn por 13,7 miloj da forpasintoj. Laŭ prognozo, la urbo organizos 80 tiajn aranĝojn ĉi-jare.

 

    S-ro Li kaj lia kuzino ĉeestis la ceremonion. Lia patrino forpasis en 1995. Ŝiaj cindroj estis disĵetitaj en maron laŭ ŝia volo. Poste ankaŭ liaj onklo kaj onklinoj elektis tiun manieron.

 

    "Ankaŭ mi instruas mian infanon respekti kaj prizorgi maljunulojn. Heredi la bonajn kutimojn de forpasintoj estas plej bona memoro al ili. Tio estas pli bona ol aĉeto de tombejo kontraŭ alta sumo." Li diris.

 

    Pasintjare Pekino altigis la pokapan subvencion de 2 000 juanoj al 4 000 juanoj por disĵeto de cindroj en maron. Wang Dedong, direktoro de pekina centro de entombiga servo, diris, ke la subvencio eble kreskos kun prezaltiĝo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio