Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉeĥio atendas viziton de Xi Jinping
2016-03-25


La 21-an de marto en la Ĉambro de Reprezentantoj de Ĉeĥio okazis simpozio pri la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio.
 

    Ĉina prezidanto Xi Jinping baldaŭ vizitos Ĉeĥion. En Ĉeĥio raportisto profunde sentas, ke la ĉeĥaj registaro kaj popolo atendas lian viziton. Ili opinias, ke la ĉi-foja historia vizito certe antaŭenpuŝos la rilatojn inter la du landoj sur novan ŝtupon kaj la arbo por amikeco inter la du landoj abundos je branĉoj kaj folioj.

 

    Preni rapidan veturilon de Ĉinio por disvolvado

 

    La vizito de Xi Jinping estos la unuafoja vizito de ĉina prezidanto al Ĉeĥio en la pasintaj 67 jaroj post stariĝo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. Proparolanto de la ĉeĥa prezidento diris en la gazetara konferenco pri vizito de Xi: "La tagordo aranĝita de ni sufiĉe montras gravecon de la vizito de Xi Jinping." Li malkaŝis, ke dum 40-hora restado en Ĉeĥio, Xi Jinping ĉeestos diversajn diplomatiajn aktivaĵojn.

 

    Ĉeĥa ĵurnalo raportis, ke dum sia inspekto en la regiono Karlovy Vary, ĉeĥa prezidento Milos Zeman diris al lokaj ŝtatoficistoj, ke la vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping plu stimulos investan fervoron de Ĉinio en Ĉeĥio kaj ankaŭ tiu regiono profitos de tio. Karlovy Vary, konstruita en 1350, estas la plej fama varmofonta ripozejo de Ĉeĥio. Pro la internacia financa krizo kaj reduktiĝo de investo de Rusio, lokaj varmofontejoj malprosperis. Kanwa-a Informa Centro antaŭkalkulis, ke la sumo de investo de Ĉinio en la estonteco espereble atingos 45 miliardojn da kronoj (ĉ. 1.8 miliardoj da usonaj dolaroj). Dank' al tio lokaj infrastrukturoj havos novajn aspektojn.

 

    Laŭ diskonigo, la investo de Ĉinio en Ĉeĥio superis 700 milionojn da usonaj dolaroj. En la pasintaj 10 jaroj la eksportoj de Ĉeĥio al Ĉinio kreskis je 190%. Ĝis marto 2015 Ĉeĥio estis la dua plej granda komerca partnero de Ĉinio en meza kaj orienta Eŭropo.

 

    Reciprokprofita kunlaboro havas vastan perspektivon

 

    Ĉeĥa eksĉefministro Jiri Paroubek diris, ke en la lastaj jaroj interŝanĝoj de la du landoj en kulturo kaj eduko estas tre viglaj. En 2014 kaj 2015, ĉinaj turistoj en Ĉeĥio estis la plejmulto inter la eksterlandaj turistoj, krom tiuj el la landoj de Eŭropa Unio. Li kredas, ke post la vizito de Xi Jinping Ĉeĥio akceptos pli multajn turistojn el Ĉinio.

 

    Ekde sia eniro en Ĉinion en 2004, la ĉeĥa korporacio Home Credita pruntedonis al ĉinaj familioj 100 miliardojn da juanoj por konsumaj produktaĵoj. Jiri Smejc, prezidanto de administrantaro de la korporacio diris, ke la propono "La Zono kaj Vojo" montris direkton por profundigi kunlaborojn inter ambaŭlandaj entreprenoj kaj liveris gravan kadron pri kunlaboro.

 

    Jiří Rusnok, ĉeĥa eksĉefministro kaj membro de la konsilantaro de Centra Banko, diris, ke la kunlaboro inter Ĉeĥio kaj Ĉinio havas grandegan potencialan forton, speciale en supera edukado, esplorado kaj inventado. Ĉeĥio malfermas sian pordon por investo de Ĉinio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio