Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kvar punktoj de Boao-Forumo por Azio
2016-03-23

 

    La 22an de marto en Boao de Hainan-provinco malfermiĝis la ĉi-jara konferenco de Boao-Forumo por Azio kun la temo "Azia Nova Estonteco: Nova Dinamiko, Nova Perspektivo". 2 100 homoj el 62 landoj kaj regionoj ĉeestas la konferencon. Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestos la forumon kaj faros ĉeftonan prelegon en la 24a de marto.

 

    Zhou Wenzhong, ĝenerala sekretario de la forumo, diris en gazetara konferenco, ke dum la konferenco okazas 88 diskutoj, inkluzive de inaŭguro, 51 subforumoj, 15 rondtablaj kunvenoj kaj kvin manĝokunvenoj.

 

    Ĉi-jare la forumo havas kvar gravajn punktojn:

 

    Unue, novaj demandoj alfrontataj de la monda ekonomio

 

    Post eksplodo de la internacia financa krizo, la monda ekonomio ankoraŭ ne povis eliri el marĉo de malforto, kaj aperadis novaj fenomenoj, demandoj kaj kazoj.

 

    Due, nova progreso de internacia kaj regiona kunlaboro

 

    La forumo estas grava platformo de kunlaboro kaj interŝanĝoj de aziaj landoj kaj regionoj. Ankaŭ regiona kunlaboro estas la ĉefa enhavo de ĉiujara forumo.

 

    Trie, Interreto antaŭenigas industrian transformadon kaj altgradigon.

 

    La Interreto rapide disvolviĝis en Azio en la lastaj jaroj kaj kreis oportunojn por transformado kaj altgradigo de aziaj regionoj kaj emerĝantaj ekonomioj.

 

    Kvare, entreprenemo kaj novigo akcelas ekonomian kreskon.

 

    De kre-ekonomio de Sud-Koreio ĝis entreprenemo kaj novigo de Ĉinio, aziaj landoj prenas entreprenemon kaj novigon kiel ŝlosilan politikon kaj novan motoron de ekonomia kresko.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio