Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La 10-a Mediteranea Esperanto-Semajno en Francio
2016-03-23

Teksto kaj fotoj de Liba Gabalda (Francio)

 


Fotoj pri la Esperanta evento

 

    La 10-a Mediteranea Esperanto-Semajno okazis en la sud-franca feriejo "Vacanciel" inter la 5a kaj la 12a de marto 2016. En la bela hotelo Val d’Esquières ĉirkaŭ cent personoj el dek landoj ĝuis agrablan etoson ĉe la marbordo de la Mediteraneo. La eventon ĉeestis ankaŭ du-jaraĝa aminda knabineto Marietta.

 

    La ĉeforganizantinoj Christine Grassaguel kaj Monique Prezioso, helpate de siaj familianoj kaj de aliaj esperantistoj, pretigis por ni allogan programon ĉe la Lazura Marbordo en Les Issambres. Dum la interkona vespero ni konatiĝis kun la instruantoj de diversnivelaj Esperanto-kursoj.

 

    Ĉiumatene la tago komenciĝis per tri Esperanto-kursoj, kiuj daŭris tri horojn. La posttagmeza instruado, antaŭ la vespermanĝo, daŭris unu horon. La komencantojn instruis Jindřiška Drahotová el Ĉeĥio, kiun asistis por spertiĝi en la instruado ŝia samlandanino Jaroslava Malá. Pli spertajn esperantistojn sprite gvidis kaj multe paroligis Gražina Opulskiene el Litovio. Por la bonaj parolantoj Miguel Gutiéres Adúriz el Hispanio prezentis mikronovelojn, montris al ili kiel publikigi filmojn en la reto kaj ankaŭ kantigis ilin. Ĉiuj partoprenantoj de la kursoj certe plibonigis sian lingvo-nivelon dum tiu unusemajna studado.

 

    Dum la matena paŭzo la partoprenantoj teumis aŭ kafumis kaj interbabilis. Je la dispono estis ampleksa libroservo prizorgata de gesinjoroj Schneider kaj Claudie Demongeot. Pluraj ĉeestantoj aĉetis E-librojn kaj aliajn Esperantaĵojn. Intereson vekis ankaŭ miaj fotoalbumoj kun raportoj pri diversaj Esperanto-aranĝoj.

 

    Post la bongusta tagmanĝo bela vetero favoris promenadojn en la ĉirkaŭaĵo kaj ekskursojn al pli foraj lokoj. Vespere okazis diversaj prelegoj kaj bildprezentoj.

 

    Dimanĉe kelkaj el ni vizitis la urbon Fréjus dum aliaj ĝuis ĉokoladan feston en la apuda urbeto Roquebrune-sur-Argens. Tie ni admiris grandegan ĉokolad-tabulon. Ĝi pezis 220 kg, estis du metrojn longa kaj dek centimetrojn dika. Poste oni dispecigis ĝin kaj disdonis al la vizitantoj. Vespere ni spektis la teatraĵon "La Viro-Semo", kiu estis ankaŭ prezentita dum la UK en Lillo.

 

    Marde okazis ekskurso al fortikaĵo de Brégançon. Sur la insuleto, impona roko kaj sur ĝi majesta fortikaĵo fariĝis ŝtata rezidejo de la francaj prezidentoj. La nuntempa prezidento François Hollande decidis malfermi ĝin al la publiko en la jaro 2012. Eblas viziti ĝin de majo ĝis septembro. Multaj interesiĝas pri tiu fama loko kaj ĉiujare ĝi estas amase vizitata.

 

    En la hotelo, kie okazis la aranĝo ni tre bonguste kaj abunde manĝis. Dum libera tempo iuj kartludis, aliaj lernis danci, legis aŭ komputilumis. Eblis ankaŭ partopreni en distraj aktivaĵoj kaj aliaj proponoj de la hotelo mem. Kelkaj el ni profitis de tio. Ni povis partopreni en diversaj vortludoj, dancado, manlaboroj, enigmoj, gestuno, skrablo, karaoke-kantado ktp.

 

    Kelkfoje dum la semajno en la hotelo instaliĝis vendistoj, kiuj proponis al la gastoj varojn por aĉeti. Inter ili troviĝis diversaj memoraĵoj, parfumoj, artikloj el lavendo, sapoj, mantukoj, juveloj, mansakoj, koltukoj, varia sortimento da infuzaĵoj, teo, mielo kaj marmelado ktp.

 

    Pri nia evento aperis en la loka ĵurnalo Var-matin favora artikolo kun komuna foto de la partoprenantoj. La titolo estis: Communication sans frontières aux Issambres (Komunikado sen baroj en Issambres).

 

    Merkrede ni trarigardis la arkeologian muzeon en la urbo St. Raphaël kaj en la kultura domo estis instalita bild-ekspozicio, kies temo estis kvadratoj. Tie ni povis admiri ankaŭ fotojn de Pascal Vilain. Li loĝas en tiu regiono kaj parolis al ni pri sia fotad-hobio.

 

    De Gražina Opulskiene ni eksciis pri la rilatoj de nia Majstro Zamenhof kun Litovio. Pri neceso de Esperanto en Eŭropo kaj pri la projekto TUJ parolis Thierry Saladin. De Guy Perrin ni akiris informojn pri la unua irana kongreso en Teherano, en kiu li partoprenis. Li ankaŭ montris bildojn kaj per ili ni ekkonis la ĉefurbon kaj spektis aliajn belaĵojn de la lando. Same interesa estis bildprezento pri Ĉilio, kiun prezentis Jean-François Coussineau. Aldonajn bildojn pri la Pasko-insulo komentis Christine Grassaguel. Dum la lasta adiaŭa vespero la organizantoj pretigis tombolon en kiu ĉiu gajnis ion. Sur scenejo la partoprenantoj distris nin per kantoj, skeĉoj kaj aliaj amuzaj eroj. Ĉe la fino estis pridonacitaj la kursgvidantoj kaj la organizantoj. Al ĉiuj plaĉis akordiona muziko kaj gaja dancado daŭris ĝis noktomezo.

 

    La aranĝo estis sukcesa, bela vetero kontribuis al la bona humoro de la partoprenatoj kaj ĉiuj bonfartis. Ni ĝuis agrablan semajnon en gaja etoso kaj promesis reveni venontjare al same alloga loko ĉe la Bordo Lazura. Koran dankon al la organizantoj pro ilia strebo kaj bona laboro.

 

Redaktoro: Wang Lihua

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio