Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Dana junulo konstruis pli ol 3 500 birdnestojn dum 7 jaroj
2016-03-22

 

 

    Laŭ raporto de la usona novaĵ-retejo "odditycentral.com" en la 16-a de marto, dum la pasintaj 7 jaroj dana junulo Thomas konstruis pli ol 3 500 lignajn birdnestojn en diversaj lokoj de la mondo. Kiel artisto li firme kredas, ke la homaro devas harmonie kunekzisti kun birdoj en urboj. Por havigi loĝejojn al birdoj li komencis sian planon pri konstruado de birdnestoj.

 

 

 

    Tiuj birdnestoj estas brile koloraj, simplaj kaj diversformaj. Iuj el ili eĉ aspektas kiel papago aŭ strigo. Ili ne nur estas loĝejoj de birdoj, sed ankaŭ kontribuas por beligi urbojn. Intervjuita Thomas diris, ke lia ideo konstrui repreneblajn birdnestojn originas el birdoj en urboj. Li opinias, ke birdoj purigas urbojn, ĉar ili ĉiam manĝas manĝaĵojn forĵetitajn de homoj. La materialoj de tiuj birdnestoj estas el forĵetaĵoj de fabrikoj. Per tio li volas pruvi, ke forĵetaĵoj estas uzeblaj por krei belajn objektojn, kaj veki la konscion de homoj pri ŝparemo.

 

 

 

    Li ankaŭ partoprenis en la plano "gajaj birdoj en urboj" kaj intencas konstrui 300 birdnestojn sur arboj. Thomas esprimis sian maltrankvilon pri tio, ke eble tiuj birdnestoj ne povas sentigi sekurecon al birdoj aŭ ne taŭgas por ilia loĝado.

 

 

 

    Thomas laboras en granda kompanio de Danio. Li nun konstruas grandan lignan birdneston. Li eĉ konstruis por si mem ruĝan birdneston.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio