Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Senpaga elektronika eldonaĵo pri Esperanto
2016-03-21

 

    Post la disko Esperanto elektronike, kiun E@I publikigis senpage rete omaĝe al sia dekjariĝo, venas nun plia senpaga elektronika eldonaĵo. En 2008 E@I publikigis kunlabore kun la urbo Bjalistoko KD-n kun simpla nomo Esperanto, kiu prezentas Esperanton al la ĝenerala publiko. La disko estis kreita dulingve: en la pola kaj en Esperanto. Ĝi estis eldonita en rekorda kvanto 400 mil ekzempleroj kaj disdonita senpage kun Gazeta Wyborcza.

 

    Oni nun povas vidi ĝian enhavon tute senpage en la reto!

 

    La ideo de la disko estis prezenti Esperanton per diversaj manieroj, montri la buntecon de la lingvo kaj ties komunumo. Por tio estis uzita "fabela" desegnita urbeto, kun pluraj realaj konstruaĵoj de Bjalistoko. Ĉiu konstruaĵo havas sian signifon, ĉiu estas alklakebla kaj oni en ĝi trovas diversajn informojn pri Esperanto: en la lernejo oni povas trovi kurson de Esperanto, en la kinejo oni povas spekti filmetojn pri la lingvo, en gazetkiosko oni povos legi Esperanto-revuojn ktp.

 

    Vidu kaj uzu ĝin: http://kd.ikso.net

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

(el sezonoj.ru)

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio