Volontula Domo por UEA — Bona Ideo! |
2016-03-18 |
Domoj en Roterdamo La Estraro de UEA planas aĉeti plurĉambran loĝejon en Roterdamo por akcepti pli da volontuloj.
Kiel vi subtenas la agadon? Vi povas helpi al la realigo de la projekto per donacoj al UEA (Menciu: Volontula Domo); Vi povas lasi al UEA seninterezan krediton (laŭeble minimume dum 5 aŭ 10 jaroj, bv. kontakti CO); Vi povas konstante kontribui al la kostoj per monataj donacoj al Volontula Fondaĵo de UEA (bv. sendi promeson aŭ enkasigan permeson).
Personoj, kiuj donacas minimume 10 000 EUR povas decidi pri la nomo de ĉambro de la Volontula Domo. Tiel eblas "eternigi" la propran nomon, tiun de urbo, lando aŭ omaĝato. Homoj, kiuj donacas pli ol 1 000 EUR estos menciitaj (se ili volas) en speciala metala honor-tabulo en la volontula domo kaj en la CO de UEA. Krome ni informas pri viaj donacoj en la revuo Esperanto kaj en la interreto (se vi permesas).
Donacu laŭ la sekva skemo: 10 EUR = Ŝtono 50 EUR = Briketo 100 EUR = Brikaro 250 EUR = Lato 500 EUR = Trabo 1 000 EUR = Muro 10 000 EUR = Ĉambro
Utilaj ligiloj:
Reta formularo por subteni la projekton de Volontula Domo aŭ agadon de UEA-fondaĵoj: http://www.uea.org/alighoj/donacoj
Listo de E-asocioj kaj aktivuloj, kiuj helpus transpagi al UEA en via lando: http://www.uea.org/alighoj/perantoj
Listo de elekteblaj pagmanieroj por transpagi rekte al UEA:
Redaktoro: Zhang Xiaotong (el UEA) lpernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |