Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Japanoj purigas stratojn en Parizo
2016-03-17

 

    Pliiĝis puremeco de japanoj. Jen ili organizis grupojn al Parizo por purigi tieajn stratojn!

 

    Lastatempe malpli da japanoj vojaĝis al Parizo. Krom la teroristaj atakoj, ili ne povas elteni ankaŭ la rubaĵojn, fekaĵojn de hundoj kaj cigaredstumpojn troveblajn ĉie sur la stratoj. La medio en Parizo ne estas tiom malbona, tamen japanoj kun "purmanio" ne povas elteni ĝin.

 

    Tio ĉagrenis la turismajn agentejojn de Japanio. Ili pensis, ke se Parizo estus pli pura, ĝi allogus pli da vizitantoj. Tial naŭ japanaj vojaĝ-agentejoj kaj la Pariza Turisma Asocio lanĉis la kampanjon "purigi stratojn". Ekde la 13a de marto ĉiu-semajnfine japanoj estas senditaj al ĉiuj konataj vidindaĵoj de Parizo por kolekti rubaĵojn kaj hund-fekaĵojn.

 

    Ne nur en Parizo, ili purigas la medion ĉie, kie ili vizitas. Do ili povas esti nomataj kiel "purigistoj de la mondo".

 

    Ĉu japanoj estas puremaj denaske? Ne.

 

    En la 1980aj jaroj, ankaŭ Japanion obsedis la demando pri rubosieĝo, tamen forbruligo de rubaĵoj malbonigis medion. Poste la japana registaro lanĉis kampanjon de grandskala klasifiko kaj recikligo de rubaĵoj, kaj tiel la medio pliboniĝis en ĉiuj flankoj.

 

    Japanio atribuas gravecon al rilata edukado. Ili nutras la konscion de infanoj pri publika sano.

 

    "Element-lernejanoj mem purigas siajn dormoĉambrojn. Krome, ili devas purigi banĉambrojn kaj necesejojn anstataŭ administrantoj. Ĉiutage ili uzas 15-30 minutojn por ordigi la ĉambrojn kaj forporti la rubaĵojn. Raportisto el la usona ĵurnalo New York Times tiel taksis la japanajn lernejojn: ili estas sekuraj, puraj kaj senamuzaj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio