Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
30 homoj diplomiĝas ĉiutage per Duolingo
2016-03-15

 

    Antaŭ kelkaj monatoj Esperantujo havis ĝojigan surprizon: kreiĝis nova Esperanto-kurso por angleparolantoj ĉe duolingo.com. Ĉar Duolingo nuntempe ŝajne estas la plej furora reta lingvolernejo, ankaŭ la Esperanto-kurso ekhavis furorajn aliĝonombrojn. Rapide registriĝis dekmilo da lernantoj. Ekde tiam kaj fakte ĝis hodiaŭ ĉiutage aldoniĝas plia milo. Pro tio, Libera Folio demandis al Chuck Smith, la gvidanto de la Esperanto-teamo por la Duolingo-kurso pri la aktuala stato. Fakte nuntempe la kurso ankoraŭ troviĝas en la tiel nomata beta-fazo, kutima testa periodo por komputilaj programoj kaj retejoj, dum kiu la publiko samtempe jam uzas kaj testas.

 

    Chuck Smith rakontis, ke ili pretas fini la beta-fazon, sed nun estas blokitaj pro teknikaj problemoj flanke de Duolingo. Post kiam ilin solvos, nia kurso estos konsiderata stabila. Ni nun havas proksimume 325 000 lernantojn kaj 5 000 homoj aktive lernas ĉiutage kaj 30 homoj diplomiĝas ĉiutage.

 

    Laŭ li, la strukturo de la kurso nun estas ŝanĝata,"Ekzemple ni pli frue instruos, kiel oni prezentas sin, kaj kontraste la akuzativo kaj diferencoj de 'da' kaj'de' venos malpli frue. Ankaŭ ekzemple nia lecionaro pri prepozicioj estas vere tro malfacila, do ni dispecigas la prepoziciojn tra la tuta kurso anstataŭ havi ĉiujn en unu leciono kiel nun estas.

 

    La Esperanto-komunumo observas la kurson kun granda intereso kaj certe ĉiu regiono de Esperantujo ŝatus havi subtenon el la kurso.

 

    Ĝuste nun 40 % el la lernantoj loĝas en Usono. Se oni kalkulas kelkajn pliajn procentojn por la ceteraj angla-lingvaj landoj kiel Britujo aŭ Aŭstralio, supozeble duono de la lernantoj venas el ĉiuj aliaj landoj de la mondo; la efiko do ne estas tro facile konstatebla. Ja estas la barilo de la angla lingvo, se oni volas trairi la nunan kurson, oni devas kapabli traduki el Esperanto al la angla.

 

    Libera Folio: Survojas ĉe Duolingo ekde kelkaj monatoj hispanlingva kurso, kiu pretas nun je 70 procentoj kaj por kiu jam antaŭaliĝis 7 000 homoj. Oni atendas, ke ĝi pretos iam inter julio kaj oktobro. Ĉu ĝi havos same grandan partoprenantaron?

 

    Chuck Smith: Estas malfacile diveni, sed verŝajne simile. Mi kredas, ke hispanlingvanoj estas ne tiom regule informataj pri Esperanto per la oficiala Duolingo-forumo. Aliflanke pli da hispanlingvanoj (nun 63.3 milionoj) lernas la anglan ol inverse (52.7 milionoj da anglalingvanoj lernas la hispanan ĉe Duolingo). Mi kredas, ke la movado ĝenerale pli fortas en anglalingvaj landoj por disvastigi la kurson. Tamen tiu kurso multege helpos internaciigi nian movadon, speciale en Sudameriko, kie ĝi kutime estas iom malforta (krom Brazilo).

 

    Post la lanĉo de la hispanlingva kurso, Chuck Smith esperas, ke la teamo sukcesos aldoni novan Esperanto-kurson ĉiujare."Laŭ la nuna plano la venontaj Esperanto-kursoj estos por lingvanoj de la rusa, portugala, ĉina, franca kaj germana. Kompreneble pro strategiaj kialoj aŭ influo de Duolingo mem ni ĉiam povos ŝanĝi nian sinsekvon. Poste ni vidos, kiuj lingvoj havas homforton kaj homojn, kiuj interesiĝas lerni Esperanton."

 

    Verŝajne ĉe Duolingo jare komencos la Esperanto-lernadon por proks. 400 000 homoj; oni povas konstati, ke el ĉiuj homoj, kiuj eklernas ĉe Duolingo alian lingvon ol la anglan, proks. 0.5 % lernas Esperanton. Al la nombro de jaraj lernantoj necesas aldoni tiujn de diversaj pliaj kursoj. Povas do esti, ke kompare kun la okdekaj jaroj la nombro de Esperanto-eklernantoj pli ol kvinobliĝis.

 

    Chuck aldone rakontas pri nederlandano, kiu post trimonata lernado per Duolingo venis al Esperanto-renkontiĝo kaj tie fariĝis estrarano de la Nederlanda Esperanto-Junularo. La skeptikuloj supozeble demandos sin, ĉu tiu informo temas pli pri la utilo de Duolingo aŭ pri la stato de Esperanto-asocioj.

 

    Ĉiuokaze la tempo montros, ĉu vere la "estonteco estas nia", laŭ la malnova Esperanto-slogano.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

(el Libera Folio)

pernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio