Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
10 vortoj por kompreni la verdan disvolvon de Ĉinio (II)
2016-03-09

 

    Strikte regadi poluadon

 

    Efektivigi la agadplanon pri prevento de aera kaj akva poluadoj; regi fuelo-konsumadon kaj efektivigi reciklan ekonomion; starigi la leĝon pri medio-imposto; redukti ellason kaj regi poluon.

 

    Fuelo-ŝparado kaj ellaso-reduktado

 

    Fuelo-ŝparado kaj ellaso-reduktado unuafoje sin montris en la 11-a kvinjara plano de Ĉinio, kaj de tiam ĝi daŭre ricevas grandan atenton. En la pariza Klimata Konferenco en 2015, preskaŭ 200 flankoj atingis novan interkonsenton pri la klimata ŝanĝo, celante regi la kreskon de la temperaturo sub 2 centigradoj kaj realigi nulan ellason de forceja gaso. Kiel la lando plej multe ellasanta forcejan gason, Ĉinio respondecas gvidi transiron de la fuelo polua al la senpolua en la tuta mondo.

 

    Klasifikado de rubaĵoj

 

    Klasifiki rubaĵojn en recikleblajn kaj ne recikleblajn, kaj taŭge ilin trakti kaj recikli. Tutece utiligi rubaĵojn, enterigi ilin higiene, generi elektron el ilia bruligado, kompoŝtigi putremajn rubaĵojn, kaj tiel efektivigi recikladon.

 

    "La blua ĉielo de la parado "

 

    Longtempa blua ĉielo dank' al la milita parado sur la placo Tian'anmen okaze de la 70-jara jubileo de la venko de la Rezistmilito de la Ĉina Popolo kontraŭ la Agresado de Japanio.

 

    Aerpurigiloj

 

    Aerpurigiloj estis multege venditaj. Iuj homoj eĉ komencis esplori eblon memfari ilin.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio