Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
10 vortoj por kompreni la verdan disvolvon de Ĉinio (I)
2016-03-08

 

    Ekologia Civilizacio

 

    En 2012, la raporto de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ unuafoje rimarkigis, ke oni devas doni al la konstruado de la ekologia civilizacio saman gravecon kiel tiuj de la civilizacioj materia, spirita, politika kaj socia. Ĝi klare postulis antaŭenpuŝi konstruadon de la kvin civilizaciojn, markante komencon de la reformo de la ekologia civilizacio.

 

    Verda Ekonomio

 

    Verda ekonomio estas nova formo de la ekonomio, kiu celas harmoniigi la ekonomion kun la medio gvidate de la merkato kaj surbaze de la ekonomio de tradiciaj industrioj. Ĝi estas ankaŭ disvolva stato estiĝinta por adapti la industrian ekonmion al la mediprotektado kaj al la homa sano. Ĉinio nun estas en grava tempo de transformado de disvolva maniero kaj industria strukturo. Verda ekonomio havas grandan potencialan merkaton kaj brilan estontecon.

 

    Malmultkarbona Vivo

 

    La malmultkarbona vivo povas esti komprenata kiel redukto de karbona ellaso kaj vivmaniero kun uzo de malgranda energio, malmulta konsumado kaj malgranda elspezo. Nun tia vivmaniero jam eniris Ĉinion kaj ne rimarkate ŝanĝas la popolan vivon. Ĝi reprezentas pli sanigan, pli naturan kaj pli sekuran interagojn de la homoj kun la naturo.

 

    Verda Trafikado

 

    Verda trafikado signifas manieron de transporto, kiu havas la plej malgrandan influon al la medio. Ĝi povas ŝpari energion, plibonigi efikecon de energio kaj redukti poluadon. Per verda trafikado oni akiras sanon kaj ankaŭ altan efikecon. Nun en Pekino kaj Ŝanhajo, multaj homoj veturas per buso, metroo aŭ piediras al sia celo.

 

    Nov-energia Veturilo

 

    En julio 2014 la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio anoncis la jenan politikon validan de septembro 2014 ĝis 2017. Laŭ tiu politiko elektraj aŭtoj (inkluzive de importitaj), energi-hibridaj aŭtoj kaj tiuj funkciigataj de fuelo-ŝargataj piloj vendataj kun permeso povas esti aĉetataj de la konsumantoj sen pagi la rilatan imposton.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio