Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Strato Zamenhof aperis en Ĥerson
2016-03-07


La Gugla mapo jam montras la Zamenhofan straton en Ĥerson (verde substrekita)
 

    La 19an de februaro Vladimir Mikolajenko, la urbestro de la Ukrainia urbo Ĥerson, subskribis dokumenton pri ŝanĝo de 93 nomoj de stratoj, placoj, parkoj k. s. en la urbo kadre de la senkomunismiga geografi-noma kampanjo, realigata en Ukrainio. Ekzemple, avenuo Georgi Dimitrov ricevis la nomon de S-taj Cirilo kaj Metodio, strato Vojkov iĝis Juda strato (Jevrejskaja), strato Gorjkij iĝis Teatra strato ktp.

 

    Pro ĉi tiu decido sur la mapo de Ĥerson aperis strato Ludwik Zamenhof. Antaŭe ĝi havis la nomon de Dimitr Blagoev, fondinto de la Bulgara Laborista Socialdemokratia Partio, kiu en 1919 transformiĝis al la Bulgara Kominista Partio kaj Blagoev iĝis la unua prezidanto de ĝia Centra Komitato. La nova nomo de la strato Blagoev estas elektita ne hazarde.

 

    En novembro 1889 la 29-jara Lazarj Markoviĉ Zamenhof eklaboris en Ĥerson kiel okulkuracisto, sed, ne sukcesinte konkurenci kun sia kolegino, en majo 1890 li forlasis ĉi tiun urbon kaj revenis al Varsovio. Sian restadon en Ĥerson Zamenhof mem jene prezentis en sia fama letero al Alfred Michaux, skribita la 21an de februaro 1905.

 

    Tre malĝoja estis tiam mia vivo. Mi devis forlasi Varsovion kaj serĉi mian panon en ia alia loko. Mia edzino devis forveturi kun mia infano al sia patro kaj mi veturis (en novembro 1889) en la urbo Ĥerson (suda Rusujo), kie ne estis okulistoj [tie estis nur unu okulistino], kaj kie mi tial esperis trovi panon por mia familio. Sed mia espero min terure trompis: miaj tieaj enspezoj ne sole ne donis al mi eblon nutri mian familion, sed eĉ por mi mem ili ne sufiĉis malgraŭ mia tre modesta kaj tre avara maniero de vivado! Mi simple kaj litere, ofte, ne havis eĉ kion manĝi: tre ofte mi restadis sen tagmanĝo! Nek mia edzino, nek miaj parencoj ion sciis pri tio ĉi, ĉar mian edzinon mi ne volis malĝojigi, kaj en miaj leteroj mi konstante konsolis ŝin, ke estas al mi tre bone, ke mi havas tre bonajn esperojn, ke mi baldaŭ venigos ŝin al mi k.t.p. Tamen fine mi ne povis jam pli elteni kaj mi devis konfesi al mia edzino la tutan mian staton. Mi estis tiam ankoraŭ tro fiera, por akcepti de iu monan helpon; tamen la malĝojeco kaj la insistaj petoj de mia edzino devigis min akcepti monan subtenadon de mia bopatro (kiu tiam kaj ankaŭ poste neniam rifuzadis al mi sian helpon kaj elspezis por mi tre multe da mono) kaj mi revenis Varsovion, esperante, ke nun mia kuracista praktiko iros pli bone. En Majo 1890 mi revenis Varsovion.

 

    Laŭ: Zamenhof L. Mi estas homo. Kaliningrado: Sezonoj, 2006, p. 104-105.

 

Aleksander Korĵenkov

(el La Balta Ondo)

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio