Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Nove trovita kavernaro profunda je 420 metroj
2016-03-07

 

    Raportisto informiĝis, ke fakuloj el Ĉinio kaj Francio faris esploron en Donglan-gubernio de Guangxi en suda Ĉinio, kaj trovis subteran kavernon longan je 16.5 kilometroj kaj profundan je pli ol 400 metroj. Tia kaverno estas malofta en Ĉinio.

 

    La grupestro, Jean Bottazzi, ĝenerala sekretario de la Franca Unio por Kavern-Esplorado, diris, ke dum ok tagoj la grupo esploris 12 kavernojn en Donglan.

 

    Ili trovis, ke la kavernoj estas geologie kompleksaj kun akvoabundo. Iuj el ili estas ligitaj per koridoroj, kaj ene troviĝas diversaj stalaktitoj, akvofluoj, akvofaloj kaj lagoj. Esploristoj trovis aron da kavernoj ĉirkaŭ Simeng-pitoreskejo, kaj unu el ili, profunda je 420 metroj, estas tre rara en Ĉinio.

 

    La esploristoj diris, ke post la unua esploro ili trovis, ke Donglan estas riĉa je geologiaj resursoj. Poste ili transdonos fotojn de nekonataj specioj al fakuloj pri flaŭro kaj faŭno por pristudado.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio