Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Intervjuo: Fernando Pita, esperantisto en la Akademio Brazila de Filologio.
2016-03-04




Luiz Fernando Dias Pita, 46-jara, membro de la Akademio Brazila de Filologio (Abrafil), laboris kiel instruisto de la hispana kaj la portugala lingvoj, kaj nuntempe estas profesoro de la latina lingvo ĉe la Ŝtata Universitato de Rio-de-Ĵanejro, urbo kie li naskiĝis kaj vivas. Li havas edzinon kaj 13-jaran filon.


Kiel vi konatiĝis kun Esperanto?


Tio okazis fine de la jaro 1983, kiam mi estis ankoraŭ 14-jara adoleskanto kiu amadis legi sed ne havis monon por aĉeti revuojn aŭ librojn, do mi frekventadis la bibliotekon de la kvartalo kien mi ĵus estis transloĝiĝinta. Iu tago, alveninte al tiu biblioteko, mi estis surprizita de ekspozicio pri Esperanto, kie mi unuafoje havis kontakton kun "tiu stranga lingvo kun ĉapelitaj literoj" (tion mi tiam pensis). Bone, ĉar la organizantoj oferis senpagan kurson al interesatoj – kaj la horaro estis tre konvena por mi – mi decidis ekstudi ĝin, ĉar estis ebleco fari novajn amikojn (mi estis novulo en la kvartalo, ne forgesu!). Fina rezulto: mi estis kaptita de la verda viruso!


Kiam vi por unua fojo aŭdis pri El Popola Ĉinio kaj kion vi opinias pri ĝi?


En tiu sama ekspozicio. Mi bone memoras ke, tie, estis revuo kiu vekadis ĉies atenton pro sia bonega eldona kvalito: dum ĉiuj aliaj estis blanknigraj, tiu estis jam tute kolora, kun buntaj fotoj kaj presita sur bonkvalita papero! Memoru ke, tiam, mi estis en mia unua kontakto kun Esperanto; do mi tute ne kapablis taksi ĝian enhavon, tamen, eĉ pro tio la bunteco de la revuo mem tre atentigis min.


Pli-malpli unu jaro poste, mi prunteprenis jarkolekton de la revuo en la Esperanto-klubo, kaj nur tiam mi konstatis, ke la revuo, krom belega, estis ankaŭ enhave bonega. Ĝi estis la nura esperanta revuo kiun oni povus fiere montri al ajna persono, precipe al tiuj kiuj ne havis simpation por la esperanta afero. EPĈ ĉiam estis argumento por fermigi iliajn buŝojn.


Kaj plie, vidu, en la 1980-aj jaroj, estis tre malfacile iom scii pri Ĉinio–fakte tuta Azio– en Brazilo, do la informoj en EPĈ estis kvazaŭ freŝa vento por tiuj, kiuj interesiĝis pri tio. Sed ne nur pri Ĉinio, ankaŭ pri Esperantujo mi multon lernis per la revuo... Mi memoras ke, en iu ekzemplero, la redaktantoj enmetis, dorsokovrile, bildojn de ĉiuj ĝis tiam lanĉitaj esperantaj poŝtmarkoj... Tio multe helpis min, kiam mi komencis ilin kolekti! Bone, laŭ kio mi parolas vi jam komprenis ke mi estas unu el tiuj dinosaŭroj kiuj ankoraŭ bedaŭras ke ĝi ne plu ekzistas surpapere, ĉar ĝia tiama bunteco ne plu estis egalita de neniu alia e-revuo.


Pri la revuo hodiaŭ... Mi kredas ke ĝi estas, hodiaŭ, la plej grava el la retaj e-revuoj, fakte la nura kiu ankoraŭ surprizigas min, ĉar bedaŭrinde ĉiuj aliaj (retaj kaj paperaj) fariĝis iom rutinecaj. Alia gravega faktoro estas ĝia fluideco kaj agileco: ĝi ja funkcias kiel novaĵ-revuo pri diversaj temoj, ĉar la hejmpaĝo estas sufiĉe ampleksa por enteni materialon kiun oni neniam povus disponigi en la limigita spaco de paperrevuo. Kaj, se estas spaco, kial vi ne rekomencas instruadon de la ĉina, per Esperanto, kiel la revuo antaŭe faris?


Vi studas interlingvistikon en Universitato "Adam Mickiewicz" (UAM), en Poznano, Pollando. Kial vi, kiu jam estas doktoro, decidis sin dediĉi al tiuj studoj?


Unu el la plej gravaj problemoj de la Esperanto-movado en Brazilo estas manko de dialogo kun universitatoj, tio ja havas multajn kialojn: en la universitata kampo, tio iras ekde ia antaŭjuĝo kontraŭ Esperanto ĝis simpla nesciado pri la temo mem. Aliflanke, ja mankas en nia nacia esperantujo, homoj kiuj povus starigi tiun dialogon, ĉar malfeliĉe la plejmulto el niaj movadanoj ne sufiĉe konas la akademian medion, ĝiajn sintenojn kaj vidpunktojn. Pro mia kondiĉo de universitata profesoro, mi ja estas unu el tiuj kiuj povas almenaŭ komenci tiun dialogon, do mi konsideras tion mia devo: fakte, se mi iom povos fari por ke Esperanto estu pli bone akceptita en la brazila akademia medio, mi konsideros plenumita mian taskon.


Tamen, ne nur pro tio mi decidis studi en Poznano: la kurso ja estas bonega oportuno universitatnivele studi nian lingvon, kaj vi mem scias kiom postulema tiu kurso estas. Ekzistas ankoraŭ plia faktoro: kelkaj temoj tie studitaj, kaj, laŭ kio mi perceptas, estas normalaj en eŭropaj universitatoj, ja estas tute novaj por mi! Tiel, iel la kurso ja kunlaboras por ke mi aktualigu kaj refreŝigu miajn konojn pri mia propra stud- kaj esplorkampo. Pro tio mi nur povas danki al la esperanta stabo ĉe UAM, kaj al stipendio ricevata de Esperantic Studies Foundation (ESF), sen kiu mia partopreno ne povus okazi.


Ĉu en UERJ vi esploras pri Esperanto kaj Esperanto-rilataj temoj?


Ĉi-jare mi prezentos al UERJ du temojn por esploroj kiujn, mi esperas, estos rilataj al Esperanto: unu estas libera kurso pri la lingvo, malferma al ĉiuj, universitatanoj aŭ ne, laŭ la modelo kiu jam ekzistas en diversaj lokoj. Alia estas kreado de esplorgrupo pri sennaciaj literaturoj, kie kompreneble la esperantan havos bonan lokon. Oni vidos kion okazos.


En Brazilo antaŭ nelonge estis kreita interuniversitata esplorgrupo pri interlingvistiko, al kiu vi apartenas. Ĉu estas pli ambiciaj planoj kiel ekzemple krei studprogramon pri Esperanto en Brazilo?


Jes! Niaj planoj estas starigi, laŭ la modeloj de postdiplomaj kursoj en Brazilo, kaj uzante tiun sperton kiun mi akiras ĉe UAM, kurso(j)n pri interlingvistiko kaj pri esperantaj lingvo kaj literaturo. Sed tio estas ankoraŭ en embria formo, kaj pro tio mi mem ne povas, nun, doni pliajn detalojn.


Kial vi decidis verki lernolibron de Esperanto por brazilanoj, konsiderante ke jam ekzistas pluraj aliaj?


Ĝuste ĉar estas pluraj aliaj, tamen tiuj pluraj lernolibroj estis verkitaj antaŭ jardekoj! Multaj el ili simple ne akompanis kaj la modernigon de metodologio pri instruado de lingvoj kaj la modernigon de la ĉiutaga vivo... Rimarku, ĉe ni estas kelkaj metodoj ankoraŭ de la 1980-aj jaroj, libroj en kiuj mi mem lernis, sed kiuj neniam estis aktualigitaj, do, pere de ili, neniu lernos vorton, simplan sed ĉiutagan, kiel "poŝtelefono" aŭ "komputilo". Alia granda problemo, en Brazilo, estas disdonado de lernolibroj: fakte se estas bonega libro en, ekzemple, Sud-Riogrando, oni nenion scios pri ĝi en Rio-de-Ĵanejro, kaj eĉ se ni scios, estas tre malfacile akiri sufiĉan kvanton por esperanto-kurso.


Por solvi tiujn du problemojn mi serĉis diversajn vojojn, sed ĉiuj, fine, kreis novajn problemojn, do mi ne trovis alternativon krom mem verki libron kiu provas renovigi la instrumetodojn por Esperanto. Estas pro tio ke mi oferas trejnkursojn al tiuj, kiuj volas instrui la lingvon pere de ĝi; tiel ĉiam estas kontakto inter instruisto en klaso kaj la aŭtoro mem, pri kio la lernantoj profitas.


Vi ankaŭ verkis Kvinlingvan Vortareton, cele al lingvolernantoj. Kial kvinlingva?


Vidu, unu afero kiu baras evoluon en lernado de Esperanto estas akiro de vortostoko: ĉar ĝia gramatiko estas simpla, oni tre rapide lernas konstrui frazojn, sed ne havas sufiĉan vortprovizon por esprimi sin. Tamen, ĉar tiu problemo ekzistas por lernantoj de ajna lingvo, mi do pensis ĉu ne eblus prezenti tiun saman vortostokon en diversaj lingvoj, por ke la libro mem atingu ne nur esperantistojn sed ankaŭ lernantojn de aliaj lingvoj (Ĉar ĝenerale personoj kiuj ŝatas lerni lingvojn povas interesiĝi pri Esperanto, se "hazarde" ili estas prezentitaj al ĝi). Do mi preparis tiun kvinlingvan vortareton: vortareto ĉar ĝi estas limigita al vortoj de la ĉiutaga vivo, kvinlingva ĉar, krom la portugala, la lingvoj plej studataj en Brazilo estas la angla, la hispana kaj la franca, al kiuj kompreneble mi aldonis Esperanton, tiel, la libro povus havi pli rapidan disvendadon. Tiu strategio montriĝis sukcesa, ĉar la tuta unua, 400-ekzemplera, eldono; estas preskaŭ komplete elĉerpita!


Vi antaŭ nelonge parolis pri Esperanto en podia diskuto en la Centro pri Lingvistikaj Esploroj. Bonvolu rakonti iomete pri tiu sperto kaj viaj impresoj pri tio.


Kiel mi diris supre, en Brazilo la sinteno de beletraj kaj lingvistikaj universitatoj ŝanceliĝas inter kompleta antaŭjuĝo kaj tuta nesciado (kio estas eĉ pli bona): multe da homoj simple ripetas kontraŭesperantajn poziciojn konstruitaj de jardekoj far homoj kiuj timis perdon de siaj laborlokoj se Esperanto estus oficiale agnoskita; dum aliaj pensas ke ĝi estas tute fiaskinta projekto aŭ mortinta lingvo. Dum mi parolis pri Esperanto en lingvistika kongreso estis tre bone konstati la surprizon de homoj kiuj, unuafoje aŭdinte pri ĝi, diris al mi, poste, ke tio tute modifis ilian sintenon pri la temo; samtempe estis aliaj kiuj, kaŝe, konfesis al mi ke ili iam studis Esperanton, sed malkuraĝis tion diri al siaj laborkolegoj, ĉar ili timis ian persekuton, aŭ esti primokataj pro tio. Kiel mi diris, la batalo nur startas.


Intervjuis Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio