Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Eksterkorpe kreita funkcia spermatozoo
2016-03-04

 

    Plej freŝa esploro montras, ke en la estonteco viroj eble fariĝos superfluaj en vivokreado. La retejo Cankaoxiaoxi lastatempe raportis, ke se sciencistoj sukcese kultivos spermatozoon el haŭto, okazos revolucio en kuracado de malfekundeco.

 

    Lastatempe profesoro Sha Jiahao el ŝtatklasa laboratorio de reprodukta medicino sub la Nankina Medicina Universitato, akademiano Zhou Qi kaj esploristo Zhao Xiaoyang el Instituto de Zoologio sub la Ĉina Akademio de Sciencoj unuafoje akiris funkcian spermatozoon per disigo de trunkĉeloj el embrio de muso. Tio estas grava evoluo en la esploro pri trunkĉeloj kaj alportas esperon al nefekundopovaj viroj.

 

    La esploristoj planas baldaŭ komenci kultivadon de homa spermatozoo, dirante, ke la tekniko estos aplikita en kliniko de provtubaj beboj ene de dek jaroj.

 

    La 25an de februaro la brita retejo Daily Mail raportis, ke sepono da geedzoj havas malfacilon por gravediĝo. Kvankam la tekniko de provtuba bebo helpis iujn, multaj aliaj estis informitaj, ke moderna medicino ankoraŭ ne povas helpi ilin.

 

    Tiu ĉi studo unuafoje akiris eksterkorpan spermatozoon kaj metis teorian fundamenton por klinika aplikado.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio