Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La plej grandampleksa malpermeso de fiŝkaptado en landinterno de Ĉinio
2016-03-02

 

    La 1-an de marto la Ministerio de Agrikulturo de Ĉinio lanĉis en la urbo Yichang de Hubei-provinco la agadon periode malpermesi fiŝkaptadon en Jangzio en 2016. De la 1-a de marto ĝis la 30-a de junio estas malpermesita fiŝkaptado en Jangzio por ke akvaj estaĵoj ovumu kaj reproduktu tie.

 

    La ĉi-foja malpermeso de fiŝkaptado tuŝas 15 provincojn, urbojn kaj aŭtonomajn regionojn ĉe Jangzio. Ĝi estas la plej grandampleksa malpermeso de fiŝkaptado en landinterno de Ĉinio. Krom ĉefaj fluoj de Jangzio, gravaj ĉef-fluoj de la riveroj, kiuj fluas en Jangzion, kaj ĉefaj fluoj de Dadu-rivero en la provincoj Qinghai kaj Sichuan, estas unuafoje malpermesita fiŝkaptado en ĉefaj fluoj de Huaihe-rivero.

 

    Jangzio estas la plej longa rivero en Ĉinio. En la regionoj, kien trafluas tiu rivero, amasiĝis triono da loĝantoj de Ĉinio, kaj triono da totala enlanda produkto-valoro de Ĉinio estas kreita en tiuj regionoj. Jangzio, kun multaj specoj de raraj fiŝoj kaj sovaĝaj protektataj animaloj, havas la plej tipan riveran biodiversecon de Ĉinio. Laŭ nekompleta statistiko, en tiu rivero viglas 1 100 specoj da akvaj organismoj, inkluzive de pli ol 370 specoj da fiŝoj, pli ol 220 specoj da bentuloj kaj 100 specoj da aliaj akvaj plantoj.

 

    En 2003 Ĉinio komencis periodan kaj laŭbasenan limigon de fiŝkaptado en Jangzio. De la 1-a de februaro ĝis la 30-a de aprilo estas malpermesata fiŝkaptado en la supra baseno de la rivero, kun Yichang kiel limo, kaj de la 1-a de aprilo ĝis la 30-a de junio en ĝiaj meza kaj malsupra basenoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio