Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio finkonstruos spacstacion ĉirkaŭ 2020
2016-02-29

 

    La 28an de februaro proparolanto de la Oficejo de Ĉina Kunhoma Kosma Inĝenierio anoncis, ke Ĉinio lanĉos la spaclaboratorion Tiangong-2 kaj la kosmoŝipon Shenzhou-11 respektive en la tria kaj kvara kvaronoj de tiu ĉi jaro. Interalie la kosmoŝipo transportos du astronaŭtojn kaj kupliĝos kun la spaclaboratorio Tiangong-2 por eksperimento pri restado de homoj en la kosmo. Krome, Ĉinio provos sian unuan kargokosmoŝipon, kiu estos lanĉita en Wenchang de Hainan en 2017 kaj finos la konstruadon de spacstacio ĉirkaŭ 2020.

 

    La spaclaboratorio signas la sekvan etapon de la programo de kunhoma kosmoŝipo kaj havas gravan signifon.

 

    Huang Weifen, vicĉefinĝeniero de la Ĉina Astronaŭta Centro, diris, ke konstrui spacstacion postulas pli fortikan konstitucion kaj pli multajn profesiajn sciojn de astronaŭtoj, tial la deveno de la sekvaj astronaŭtoj estos malsama ol la antaŭaj du. "Ni elektos inĝenierojn el rilataj fakoj por trejni ilin kiel astronaŭtojn."

 

    La spaclaboratorio Tiangong-1, kiu plenumis kupliĝon en la kosmo, jam flugis 4,5 jarojn en orbito. Ĝi troviĝas en bona stato, kun ĉiuj ekipaĵoj bone funkciantaj, kaj povas plu labori en orbito.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio