Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Progresoj de Ĉinio en scienc-teknologiaj esplorado kaj inventado
2016-02-26

 

    Komence de la kuranta jaro la Nacia Scienca Fondaĵo de Usono publikigis la Sciencan kaj Inĝenieradan Indicon (SII). Ĝi montras, ke la pozicio de scienc-teknologio de Ĉinio en la mondo estas pli kaj pli rimarkinda, kaj Ĉinio iĝis la dua plej grava lando de la mondo en esplorado kaj inventado, verkado de disertacioj pri scienc-teknologio kaj valoro de alt-teknologiaj produktoj, kaj la unua en trejnado de talentuloj pri scienco kaj inĝenierado kaj en elektro-produktado per vent-energio.

 

    La elspezo de Ĉinio por esplorado kaj inventado kalkuliĝis al la sumo de Eŭropa Unio

 

    SII montras, ke la mondo, speciale landoj en Nord-Ameriko, Eŭropo, Orient-Azio kaj Sudorienta Azio, altigas elspezojn por esplorado kaj inventado. Usono estas la unua granda lando de esplorado kaj inventado en la mondo, Ĉinio, kun tiurilata elspezo egala al la elspez-sumo de Eŭropa Unio, okupas la duan lokon.

 

    Elspezo de Ĉinio pri esplorado kaj inventado egalis al 20% de la tutmonda prikalkulita laŭ la alparo de aĉet-forto, nur post Usono kun 27% de la totala elspezo. Japanio okupis la trian lokon per 10%, Germanio -- la kvaran per 6%.

 

    Rapide kreskas la nombro de ĉinaj gajnintoj de akademia diplomo kaj senĉese grandiĝas la influo de ĉinaj disertacioj pri scienc-teknologio

 

    SII montras, ke en 2012 duono da ĉinaj studentoj gajnis la unuan akademian diplomon pri scienco kaj inĝenierado, dum usonanoj nur 33%. 6.4 milionoj da studentoj gajnis la unuarangan akademian diplomon donitan de tutmondaj universitatoj pri scienco kaj inĝenierado. 23.4% de ili estas ĉinoj, 23.0% -- hindoj, 12% -- eŭropanoj kaj 9% -- usonanoj.

 

    SII montras ankaŭ, ke tutmondaj disertacioj pri scienc-teknologio estas verkitaj plejparte de homoj el Usono, Eŭropo kaj aliaj evoluintaj landoj, kaj rapide multiĝas tiuj verkitaj de ĉinoj kaj civitanoj de aliaj disvolviĝantaj landoj.

 

    Rapide disvolviĝas scio-intensiga servo kaj pur-energio

 

    SII montras, ke en 2014 la monda kresk-valoro de alt-teknologiaj produktoj estis 1 800 miliardoj da usonaj dolaroj. Ĉinio estis en la dua loko per 27% de tiu sumo, Usono en la unua per 29%. De 2001 ĝis 2014 la alt-teknologiaj produktoj de Ĉinio 10-oble kreskis. La inform-komunikaj produktoj de Ĉinio konsistigis 39% de tiuj de la tuta mondo, la farmaci-produktoj de la lando konsistigis 28% de tiuj de la mondo. En 2014 la totala eksport-sumo de alt-teknologiaj produktoj de la mondo atingis 2 400 miliardojn da usonaj dolaroj, kvarono de tiu sumo rilatas al Ĉinio.

 

    SII montras ankaŭ, ke en 2014 la tutmonda investo pri puraj kaj renovigeblaj rimedoj kalkuliĝis al 281 miliardoj da usonaj dolaroj. Interalie la investo altirita de Ĉinio okupis 31%, al kiu sekvas tiujn de Eŭropa Unio kaj Usono. La investo de Ĉinio por sun- kaj vent-energioj estas la plej granda en la mondo. Do ĝia kapablo en elektro-produktado per sun- kaj vent-energioj rapide leviĝis. Ĉinio estas tre kapabla en elektro-produktado per vento kaj en produktado de malalt-kostaj sun-energiaj paneloj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio